Oto el Northeim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Oto el Northeim
Duko de Bavario
Oto-fontano en Northeim
Oto-fontano en Northeim
Regado 1061–1070
Antaŭulo Agnes de Poitou (edzino de Henriko la 3-a)
Sekvanto Velf la 1-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1020
Morto 11-an de januaro 1083 (1083-01-11)
Tombo Northeim [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Patro Bernard, grafo de Nordheim [#]
Edz(in)o Richenza de Ŝvabio [#]
Idoj Henry, Margrave of Frisia • Ethelinde of Northeim • Kuno, Count of Beichlingen • Siegfried III, Count of Boyneburg [#]
Profesio
Okupo aristokrato [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Oto el Northeim (germane: Otto von Northeim; naskiĝinta ĉirkaŭ 1020, mortinta la 11-an de januaro 1083) estis duko de Bavario originante el malnova kaj riĉa saksia klano el Northeim proksime de Göttingen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Senkompate kaj militeme se temis pri propra potenckonservo li ricevis en 1061 fare de imperiestrino Agnes de Poitou la Duklandon Bavario. En 1062 li konspiris kun ĉefepiskopo Anno la 2-a el Kolonjo kaj Ekbert el Meißen por kidnapi la junan Henrikon la 4-an en Kaiserswerth. Li gvidis la kampanjon en 1063 kontraŭ la Hungaroj, helpis en 1066 en la detronigo de la hamburga ĉefepiskopo Adalberto el Bremeno en Trebur en 1066. Oto gajnis influegon sur la regnan registaron kaj iĝis unu el la plej akraj malamikoj de Henriko la 4-a.

Kiam li kulpigitis voli fari murdatencon kontraŭreĝan li rifuzis pruvigi sian senkulpon per dia juĝo. En 1070 li proskribitis kaj perdis la duklandon sian. Li provis rezisti armile sed devis finfine en 1071 submetiĝi. Poste li regajnis kelkajn posedaĵojn. En 1073 li gvidis ribelon kontraŭ la Saksoj kaj sukcesis en la redono de Bavario en la 2.2.1074 per la Packontrakto de Gerstungen. Sed en la 9.6.1075 li venkitis apud Bad Langensalza fare de Henriko. En la 26.10. de la sama jaro li la duan fojon submetis sin al la reĝo. Li gajnis gracon antaŭ ties okuloj kaj eĉ ricevis konfidon tioman ke Henriko iam donis al li la administradon de Saksio. Sed 1076 Oto denove malfidelis.

Danke al Oto detroniĝis Henriko la 4-a en Trebur kaj elektitis Rudolfo de Rheinfelden (Ŝvabio) kontraŭreĝo en 1077 en Forchheim. Poste Oto gvidis la taĉmentojn saksiajn (kiam la du reĝoj batalis) apud Mellrichstadt en 1078, apud Flarchheim kaj Hohenmölsen en 1080: tie li venkis. Post la morto de Rudolfo li kontinuigis la reziston.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, S. 255, kio legeblas tie ĉi interrete.