Ottó Ámon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottó Ámon
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1879 (1879-09-04)
en Braŝovo
Morto 8-an de aŭgusto 1921 (1921-08-08) (41-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalisto • poeto • kontoristo
vdr

ÁMON Ottó (a:mon) (naskiĝis en 1879, mortis la 8-an de aŭgusto 1921 en Cluj) estis hungara esperantisto, ĵurnalisto, poŝtoficisto, instruisto de stenografio, aktiva pacifisto, poeto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li estis iniciatinto de la E-movado en Transilvanio (antaŭe en Hungario, nun en Rumanio), fondis klubon en Kolozsvár (Cluj), kies sekretario li estis. La agadon de la klubo rekonis eĉ la konata esperantisto Donald Evans Parrish (1889–1969), kiu vizitis Kluĵon. Ĉeestis la unuan kaj poste multajn aliajn UK.

Li mortis pro tuberkulozo en 1921. La nekrologo de la gazeto Ellenzék (la 10-an de aŭgusto 1921) karakterizas lin kiel mildan kaj lertan revanton: "Ĉi tiu Otto Ámon estis stranga viro. Li povis esti nur bona, li povis diri nur agrablajn aferojn, li povis nur konsoli, li ne povis ol ami. Li estis granda fantaziulo, granda revulo. Li ĉiam revis pri bluaj okuloj kaj blankaj servistinoj. Sed Otto Ámon ne estis bela viro, kaj bluaj okuloj kaj blankaj servistinoj ne vere revis; pri li. Li sciis tion, sed li ne estis kolera kontra la loko. Li ne koleris kontra io en la mondo. Li povis esti nur bona. Pro tiom da bono la bona Dio nun rekompencis lin kaj prenis lin el i tiu malbela mondo."

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Enciklopedio de Esperanto, Budapest, 1933.
  • Ellenzék, la 10-an de aŭgusto 1921. p. 6.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Otto Ammon

Kluĵo poŝtkarto de la komenco de la 1900-aj jaroj, kun surskribo en Esperanto krom la hungara
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.