Ottó Cséti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ottó Cséti [ĉEti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cséti Ottó estis hungara inĝeniero pri minado, profesoro. Lia familia nomo estis Chrismár ĝis 1884.

Ottó Cséti [1] naskiĝis en 1836 en Buda. Li mortis la 9-an de aŭgusto 1906 en Hungara reĝlando en Lucsivna (nuntempa Lučivná en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Cséti frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo. Inter 1856 kaj 1858 li lernis en teknikuniversitato en Vieno, poste li lernis minadon kaj metalurgion en Akademio de Selmec en Selmecbánya, kie li akiris diplomon en 1862. Post siaj studoj li laboris en diversaj minejoj de la lando, inter 1868 kaj 1872 li estis inspektoro de konstruado de fabriko en Diósgyőr, poste li instruis en la menciita akademio. En 1878 li atingis la instruan rangon ordinara profesoro, krome li longe estis katedrestro. En 1894 li estis nomumita ĉefkonsilisto de minoj, en 1902 li pensiuliĝis. Li kreis gravajn mezurilojn, instrumentojn, ilojn por la minado.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Erdészeti földmértan (1888)
  • Bányaméréstan. Felső földméréstan (1894)
  • Das ungarische Nivellierinstrument für Grubenmessungen (1895)
  • Bányatelepek (1904)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.