Otto Devrient

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Devrient
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1838 (1838-10-03)
en Berlino
Morto 23-an de junio 1894 (1894-06-23) (55-jaraĝa)
en Szczecin
Tombo Norda tombejo (Jena)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Eduard Devrient
Infanoj Ernst Devrient • Hans Devrient
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • verkisto
vdr

Otto DEVRIENT (naskiĝinta la 3-an de oktobro 1838 en Berlino, mortinta la 23-an de junio 1894 en Szczecin) estis germana aktoro kaj reĝisoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la aktoro Eduard Devrient unue surscenejen iris en 1856 en Karlsruhe pasigonte plurajn ekzercajn jarojn en Stuttgart, Berlino kaj Leipzig. En 1863 li revenis ĉe la Kortegan teatron de Karlsruhe kiun li forlasis en 1873. Ĉar tiam li vokitis Vajmaron karakteraktorece kaj reĝisorece.

Tie li entreprenis en 1876 furoran surscenigon de ambaŭ partoj de la dramo Faŭsto de Goeto. Ĝi pli ofte ripetitis ekz. en Berlino, Kolonjo kaj Düsseldorf. Priskribon de la necesa pompa scenejaranĝo por mastri misteroprodukton ene de du tagoj disponiĝas sub la titolo: »Goethes Faust« (Karlsruhe 1877). En 1876 Devrient iĝis supera dramaturgo ĉe la Kortega teatro de Mannheim kaj en 1877 intendanto de la nova Urba teatro de Frankfurto. Li tamen jam en februaro 1879 retiriĝis el Frankfurto kaj vivis poste en Jena kie spekteblis en 1883 la premiero de lia jubilea aĵo »Luther« (28-a eldono, Leipzig 1900).

Sekvis honordoktoriĝo fare de la Universitato de Jena. En 1884 Devrient iris al Oldenburgo kaj en 1889 al Berlino por direktori ĉe la Reĝaj teatroj. Jam en la 14.12.1890 li petis maldungiĝon tie. Li entombigitis sur la Norda tombejo de Jena. En 1927 nomiĝis en Jena strato por li.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • »Zwei Shakespeare-Vorträge«, Karlsruhe 1869
  • »Tiberius Gracchus«, tragedio (Karlsruhe 1871)
  • »Kaiser Rotbart«, fantazia popoldramo (Karlsruhe 1871)
  • »Gustav Adolf«, historia karakterigaĵo (Leipzig 1891, 22-a eldono en 1900)
  • (eldoniste) »Briefe Ifflands und Schröders an den Schauspieler Werdy« (Frankfurto 1881)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 852-853 (tie ĉi interrete)