Oĥra spiroĥeti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ωχρά Σπειροχαίτη [Oĥra spiroĥeti] estis greka rok-grupo el Ateno kiu estis aktiva inter jaroj 1987 kaj 2009. Ĝia nomo estas greka nomo de pala treponemo (Treponema pallidum), bakterio kiu kaŭzas sifilison kaj kelkajn aliajn similajn malsanojn. La muziko de la grupo havas trajtojn de punk-roko, folk-roko kaj greka popola muziko, kaj la poezio ofte inkludas politikajn, aparte anarkiismajn kaj pacismajn temojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La grupo aperis en 1987 kaj ekzistis ĝis marto de 2011. Plimulto de ĝiaj kantoj estis skribitaj fare de membroj de la grupo mem, kvankam ĝi ankaŭ havis kelkajn adaptaĵojn de konataj poemoj. La grupo estis idee kontraŭa al ŝtatajkapitalismaj amasinformiloj kaj neniam aperis en iu ajn komerca koncerto. Sian muzikon la anoj de grupoj publikigis sur KDoj, kiujn disvastigis senpage, ĉar ili kredis je senmona komunisma socio.[1] Ankaŭ ĉiuj iliaj kantoj kaj muzikvideoj libere elŝuteblas el ilia oficia paĝaro. En marto de 2011 la grupo anoncis sian disiĝon kaj klarigis la kialojn en sia paĝaro.[2] Kvankam la grupo ne ekzistas jam dum preskaŭ 10 jaroj, ĝia modelo de libera kaj senpaga disvastigo donis frukton kaj ilia muziko facile troveblas kaj en torentejoj kaj en mediaj paĝaroj kiel YouTube.[3]

Membroj[redakti | redakti fonton]

La membroj de la grupo protektis sian anonimecon kaj estas nur konataj per siaj personaj nomoj:

  • Βλάσης [Vlasis] — gitaro kaj akordeono
  • Κώστας [Kostas] — voĉo kaj gitaro
  • Μανώλης [Manolis] — tamburoj
  • Παναγιώτης [Panajotis] — violono
  • Χάρης [Ĥaris] — basgitaro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ωχρά Σπειροχαίτη. Ανεξάρτηση. Arkivita el la originalo je 2018-07-09. Alirita 18-06-2013. greke
  2. τίτλοι τέλους για την Ωχρά Σπειροχαίτη. Ωχρά Σπειροχαίτη (20-03-2011). Alirita 18-06-2013. greke
  3. Ωχρά Σπειροχαίτη ludlisto en YouTube

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]