Pál Besztercei
Aspekto
Pál Besztercei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1924 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de decembro 1993 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, C-912. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Mara Görög (en) |
Infano | Zsuzsa Besztercei (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Pál Besztercei [bestercei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Besztercei Pál estis hungara aktoro.
Pál Besztercei[1][2] naskiĝis la 21-an de januaro 1924 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de decembro 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Besztercei akiris aktoran diplomon en Teatroarta Akademio en 1946. Post la diplomo li ricevis rolojn province, ekde 1949 en Nacia Teatro (Miskolc). Inter 1954-1966 li estis membro de ĉefurbaj teatroj (ekzemple Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Thália (Budapeŝto)), inter 1966-1968 de Nacia Teatro (Szeged), poste ĝis la emeritiĝo (1984) de armea trupo. Tamen poste li denove ludis en kelkaj ĉefurbaj teatroj. Li ricevis solan premion en 1955, lia edzino naskis filinon same en 1955.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Rikardo la 2-a - reĝa fidelulo Bushy
- Fjodor Dostojevskij: La fratoj Karamazov - Grigorij
- Kálmán Mikszáth: A szelistyei asszonyok - reĝo Matiaso
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Bóni
- Jenő Huszka: Mária főhadnagy - Zwickli
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Első fecskék (1952)
- A harangok Rómába mentek (1958)
- Bors (televizia serio, 1968)
- Sztrogoff Mihály (televizia serio, 1975)
- Higgyetek nekem! (1985) - polica kapitano
- Szomszédok (televizia serio, 1988-1991)