Pál Czinner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Czinner
Elisabeth Bergner kaj Pál Czinner
Elisabeth Bergner kaj Pál Czinner
Persona informo
Naskonomo Czinner Pál
Naskiĝo la  30-an de majo 1890(nun 1890-05-30)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Morto la 22-an de junio 1972
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono (Britio)
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Edz(in)o Elisabeth Bergner
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroverkisto • reĝisoro
vdr

Pál Czinner [ciner], konata ekstrlande Paul Czinner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Czinner Pál estis hungara-germana reĝisoro, scenaristo.

Pál Czinner [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1890 en Budapeŝto (laŭ alia informo en Vieno), li mortis la 22-an de junio 1972 en Londono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Czinner devenis el juda familio. Li studis filozofion en la universitato, poste li estis aktoro kaj subreĝisoro en teatro de Max Reinhardt en Vieno. En 1919 li debutis jam kiel filma reĝisoro. Ekde 1924 liaj filmoj estis vaste konataj en Berlino, la ĉefrolantino estis plej ofte Elisabeth Bergner. En 1933 pro la nazioj ili rifuĝis al Londono kaj ili geedziĝis. Czinner daŭris pruduktadojn de la filmoj. Pro la 2-a mondmilito ili denove rifuĝis al Usono en 1940, Czinner estis ofte teatra reĝisoro. Post la 2-a mondomilito ili turneis en Aŭstralio kaj ili revenis al Eŭropo, kie Czinner okupiĝis pri baletaj kaj operaj filmoj.

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Homo immanis (1919, debuto, ankaŭ scenaristo)
  • "Nju – Eine unverstandene Frau" (1924, kun ĉefrolo de Elisabeth Bergner)
  • Der träumende Mund (1932, ankaŭ scenaristo; angla versio en 1937 Dreaming Lips)
  • William Shakespeare: Kiel plaĉas al vi (filma versio) (1936)
  • The Bolshoi Ballet (1957, ankaŭ scenaristo kaj produktoro)
  • Ŝekspiro: Romeo kaj Julieta (filma versio) (1966, ankaŭ produktoro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]