Pál Lipták (antropologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Lipták
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1914 (1914-02-14)
en Békéscsaba
Morto 6-an de julio 2000 (2000-07-06) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo antropologo • gimnazia instruisto • universitata instruisto • muzeologo
vdr

Pál Lipták, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lipták Pál estis hungara antropologo, altlerneja instruisto.

Pál Lipták[1] naskiĝis la 14-an de februaro 1914 en Békéscsaba, li mortis la 6-an de julio 2000 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Lipták maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1937, en la sekva jaro li doktiriĝis. Li ekinstruis en pedagogia altlernejo de Miskolc, poste li estis soldato 2 jarojn (1939–1941). Li denove ekinstruis, sed jam en Budapeŝto, sed en 1944 li denove soldatiĝis. Inter 1944–1948 li estis militkaptito en Sovetunio. Hejmenveninta li instruis jaron, poste inter 1949 - 1960 li laboris en muzeo. Intertempe en 1956 li kandidatiĝis, inter 1957–1992 li redaktis antropologian periodaĵon. Inter 1958 kaj 1962 li estis membro de la Antropologia Komisiono de la Hungara Scienca Akademio. Inter 1960 kaj 1980 li estis katedrestro de Scienca Universitato József Attila. En tiu periodo en 1969 li defendis sian doktoran disertaĵon. Li emeritiĝis en 1980.

Li ricevis 4 premiojn inter 1960-1994. Li havis edzinon ekde 1943, poste 3 filinoj naskiĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Békéscsaba földrajza (disertaĵo, 1938)
  • Anthroplogische Beiträge zum problem der Ethnogenesis der Altungarn (1951)
  • A Duna-Tisza köze antropológiájának főbb kérdései a 8-13. században (kandidata disertaĵo, 1955)
  • Adatok a Duna-Tisza közi bronzkor antropológiájához (1958)
  • Über die Bedeutung taxonomischer Forschungen in der Anthropologie (1960)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]