Pál Quittner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Quittner
Pál Quittner
Pál Quittner
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1936 (1936-10-16)
en Braŝovo
Morto 25-an de decembro 2022 (2022-12-25) (86-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikistokomputosciencisto
vdr

Pál Quittner [kvitner?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Quittner Pál estis hungara fizikisto, informadikisto, altlerneja instruisto.

Pál Quittner[1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1936 en Brașov (Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Quittner apartenis al la hungara minoritato en Rumanio, sed en 1941 la familio translokiĝis al Hungario. La juna Pál maturiĝis en cisterciana gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1960. Inter 1960 kaj 1968 li laboris en la fizika akademia esplora instituto, intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1964, li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1968. En la jaroj 1968 kaj 1969 li havis stipendion en pluraj universitatoj de Usono. Hejmenveninta li interesiĝis pri la informado kaj li laboris ĉe diversaj komputikaj centraloj. Tiutempe li laboris ankaŭ eksterlande en Zairo (1976-1977), Mongolio (1980-1981), Srilanko (1982-1983), Kubo (1984) kaj Vieno. En la jaroj 1975 kaj 1976 li instruis en Novi Sad, en la jaroj 1987 kaj 1988 en Hamburgo. Ekde 1990 li instruis en rango docento en Universitato Corvinus de Budapeŝto, ekde 1997 en rango profesoro. En 2011 li emeritiĝis. Li ricevis mongolan premion en 1981, hungaran en 1988. Li longe estas ankaŭ briĝludanto.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Út az atomfizikához (1965)
  • Apu, miért? (1966, 1976)
  • Neutronfizika (kun iu alia, 1971)
  • Ötnyelvű fizikai szótár magyar kötete (ĉefredaktoro, 1975)
  • Problems, Programms, Processing, Results (1977, ruse 1981)
  • Bit-les SZÁMOK ((kun iu alia, 1987)
  • Adatbázis kezelés a gyakorlatban (1993)
  • Adatbázisok, adatbázis-kezelő rendszerek (kun iu alia, 2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]