Pál Szabó (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Pál estas hungara politikisto, ministro ekonomikisto.

Pál Szabó [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1947 en Szekszárd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Szabó akiris diplomon en Ekonomia Universitato pri Marx Károly en 1970. Li komencis labori tuj post la diplomo en eksterlanda komerco. Post jaroj li faris la samon jam en Irako kaj Barato. Inter 1984 kaj 1987 li akiris plian diplomon, poste li doktoriĝis. Li laboris plu en diversaj firmaoj pri aluminia komercado, en 1989 denove eksterlande en Novjorko. Post jaroj li estis nomumita gvidanto de aluminia akcia kompanio, poste li gvidis diversajn firmaojn. En 2002 li estis nomumita gvidanto de Hungara Poŝto. En 2008 li estis ministro pri transporto, telekomunikado kaj energio, sed post monatoj li abdikis pro fervoja akcidento. Ekde 2009 li gvidis gravan elektran firmaon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]