Péter Domokos (fizikisto)
Péter Domokos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1970 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Parizo 6 • Kastler–Brossel Laboratory |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
Péter Domokos [domokoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Domokos Péter estas hungara fizikisto, membro (korespondanta (2013), ordinara (2019)) de Hungara Scienca Akademio.
Péter Domokos [1] naskiĝis la 1-an de marto 1970 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Péter Domokos frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li estis deviga soldato. Li akiris diplomon (M.Sc) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1994, poste li plulernis jaron en Parizo. Inter 1995 kaj 1998 li laboris en laboratorio en Parizo, poste li eklaboris en akademia esplora instituto en sia naskiĝurbo. Li akiris sciencajn gradojn (Ph.D) en 1998, (DSc) en 2007. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- One dimensional representations (1993) - kun aliaj
- Self-organization of atoms in a cavity field: Threshold, bistability, and scaling laws (2005) - kun aliaj
- Fundamental limitation of ultrastrong coupling between light and atoms (2015) - kun aliaj