Péter Flesch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Flesch
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1915 (1915-10-22)
en Budapeŝto
Morto 1-an de julio 1969 (1969-07-01) (53-jaraĝa)
en Falmouth
Ŝtataneco UsonoHungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Ármin Flesch
Okupo
Okupo kuracisto • dermatologo
vdr

Péter Flesch [fleŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Flesch Péter estis hungara-usona haŭtkuracisto, altlerneja instruisto, membro de Novjorka Akademio de Sciencoj. Lia patro estis Ármin Flesch.

Péter Flesch[1] naskiĝis la  2-an de oktobro 1915(nun 1915-10-02) en Budapeŝto, li mortis la 1-an de julio 1969 en en:Falmouth, Massachusetts (Masaĉuseco, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Flesch devenis el juda familio. Li maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1939. Post 2 jaroj li elmigris al Ĉikago pro la kontraŭjudaj leĝoj, kie li altigis sian diplomon al MSc pri farmakologio en 1943, poste li estis civila kuracisto en la usona armeo. En 1945 li estis spertulo en la nurenbergaj procesoj, post jaro li revenis al Ĉikago. Li doktoriĝis en 1949, ekde 1950 li estis asistanto en Universitato de Pensilvanio. Lia rango estis profesoro ekde 1963. Li faris bazajn dermatologiajn esplorojn, esploris pigmentadon de ruĝaj inaj haroj kaj kemion de la haŭto. Liaj rezultoj estis signifaj en kuracado de psoriazo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]