Péter Gál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Gál
Péter Gál
Péter Gál
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1994 (1994-05-04) (29-jaraĝa)
en Szolnok
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Péter Gál, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gál Péter estas hungara kajakisto.

Péter Gál[1] naskiĝis la 4-an de majo 1994 en Szolnok.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Gál inter 2004-2022 estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur Tiso. Ekde 2008 li akiris plurajn medalojn en junularaj internaciaj konkursoj. En 2011 li estis hungara ĉampiono duope en distanco 500 m. Li apartenis ankaŭ al la hungara nacia teamo. En 2020 kiel piediranto suferis aŭtoakcidenton, tial en tiu jaro li ne konkursis. En la sekva jaro li estis hungara ĉampiono individue en distanco 500 m. En 2022 li deklaris, ke li finas sian sportan karieron. Lia edzino jam estas graveda.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]