Péter Halász (dirigento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Halász
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1976 (1976-07-23) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dirigento
TTT
Retejo https://www.peter-halasz.com/
vdr

Péter Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Péter estas hungara dirigento.

Péter Halász[1] naskiĝis la 23-an de julio 1976 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post studado de pianado kaj komponado en sia hejmurbo Péter Halász akiris diplomon en muzika universitato de Vieno de en:Leopold Hager. Li partoprenis en majstrokurso de Bernard Haitink en Lucerno, krome li estis asistanto de Ádám Fischer en Eisenstadt. En la teatra jaro 2001 Halász estis helpekzercisto en studio de operejo de Zuriko. En la sekva teatra jaro li ricevis dirigentan statuson en en:Staatstheater Mainz. Inter 2011-2013 li havis altan postenon en simila teatro en Aachen. Li debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 2010. Ekde tiam li sisteme dirigentas en sia naskiĝurbo, eĉ li estis muzika direktoro de la Budapeŝta Operejo inter 2013-2016. Li ricevis hungaran ŝtatan premion en 2017.

Elektitaj dirigentaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝta Operejo (2016, koncerto de Plácido Domingo)
  • vasta repertuaro pri operoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]