Péter Szépfalusy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Szépfalusy
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1931 (1931-06-12)
en Szeged
Morto 16-an de novembro 2014 (2014-11-16) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Péter Szépfalusy [sEpfaluŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szépfalusy Péter estas hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1987).

Péter Szépfalusy [1] naskiĝis la 12-an de junio 1931 en Szeged, li mortis la 16-an de novembro 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Szépfalusy studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto inter 1949-1953, poste li plulernis en Scienca Universitato Loránd Eötvös por esti fizikisto, poste li iĝis asistanto en la teknikuniversitato. Ekde 1963 li instruis en ELTE. Li doktoriĝis en 1975 antaŭ la akademio, en la sekva jaro li eklaboris en fizika instituto. En 1986 li revenis al la universitato, kie li profesoriĝis, krome li estis nomita katedrestro. Lia edzino same estas fizikisto. Li okupiĝis precipe pri kvantuma mekaniko. Li ricevis 5 premiojn inter 1992-2011.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Fluctuation and Lambda Phase Transition in Liquid Helium (1968)
  • On the Dynamics of Continuous Phase Transitions (1974)
  • Univerzális törvényszerűségek nem lineáris rendszerek dinamikájában (1983)
  • Diffusion in Normal and Critical Transient Chaos (1997)

Fontoj[redakti | redakti fonton]