Püspökmolnári
Aspekto
| Püspökmolnári | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 9776 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 859 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 57 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 5′ N, 16° 48′ O (mapo)47.08636111111116.7952Koordinatoj: 47° 5′ N, 16° 48′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 15,1 km² (1 510 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||



Püspökmolnári (puŝpokmolnari) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Vasvár.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 9776
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 990
Situo
[redakti | redakti fonton]Püspökmolnári situas apud la fervojo inter Szombathely kaj Vasvár, laŭ la maldekstra bordo de Rába, krome estas traira flankovojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ŝpuroj restis el la bronzepoko kaj de la romianoj. Komence la hungaroj loĝis en 4 apartaj vilaĝoj:
- Árpás (arpaŝ) (=hordeejo) fine de la mezepoko detruiĝis
- Molnári (=muelisto) apartenis al familio Molnár, baldaŭ Nádasdy, fine Festetics
- Püspöki (puŝpoki) (=episkopa) apartenis al episkopo de Győr, vidindaĵo estas la sonorilturo
- Szenttamás (sentamaŝ) (=Sankta Tomaso) ricevis la nomon pri sia preĝejo, krome estas sonorilturo
En 1929 Püspöki kaj Szenttamás, en 1949 Püspöktamási kaj Rábamolnári unuiĝis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Sankta Tomaso (Püspökmolnári)
- Apud la vilaĝo estas fiŝkaptista lago.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Rábamolnári naskiĝis geografo Gyula Prinz.
Komunumoj pri püspök (=episkopo) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]| Pozsonypüspöki | Püspökfalu | Püspökhatvan | Püspökladány | Püspökmolnári |
| Püspökszilágy | Sajópüspöki | Szurdokpüspöki | Tiszapüspöki |




