Gyula Prinz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Prinz
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1882 (1882-01-11)
en Rábamolnári
Morto 31-an de decembro 1973 (1973-12-31) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geologogeografo • universitata instruisto
vdr

Gyula Prinz [djula princ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Prinz Gyula estis hungara geologo, geografo, vojaĝisto, etnografo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (1935).

Gyula Prinz [1] Arkivigite je 2008-04-30 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 11-an de januaro 1882 en Rábamolnári (nuntempa vilaĝparto de Püspökmolnári). Li mortis la 31-an de decembro 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Prinz devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Breslau (nuntempa Wrocław). Li komencis sian karieron en universitato de Breslau en 1903. En la sekva jaro li doktoriĝis. En 1906 li partoprenis en esplorvojaĝo en meza Azio, kiun li ripetis en 1909. Li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto en 1908, baldaŭe en universitatoj en Pécs kaj Szeged. En la studjaro de 1935 li estis rektoro. Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1955. Li pensiuliĝis en 1957. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1936-1954.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Utazásaim Belső-Ázsiában (1911)
  • Budapest földrajza (Geografio de Budapeŝto), (1914)
  • Magyarország földrajza (Geografio de Hungario), (1914, 1926, 1936–1938, 1942)
  • Európa természeti földrajza (Natura historio de Eŭropo), (1922)
  • Európa városai (Urboj de Eŭropo), (1923)
  • Hat világrész földrajza (Geografio de ses kontinentoj), (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]