Püspökmolnári
Püspökmolnári (puŝpokmolnari) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Vasvár.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9776
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 990
Situo
Püspökmolnári situas apud la fervojo inter Szombathely kaj Vasvár, laŭ la maldekstra bordo de Rába, krome estas traira flankovojo.
Historio
Ŝpuroj restis el la bronzepoko kaj de la romianoj. Komence la hungaroj loĝis en 4 apartaj vilaĝoj:
- Árpás (arpaŝ) (=hordeejo) fine de la mezepoko detruiĝis
- Molnári (=muelisto) apartenis al familio Molnár, baldaŭ Nádasdy, fine Festetics
- Szenttamás (sentamaŝ) (=Sankta Tomaso) ricevis la nomon pri sia preĝejo, krome estas sonorilturo
En 1929 Püspöki kaj Szenttamás, en 1949 Püspöktamási kaj Rábamolnári unuiĝis.
Vidindaĵoj
- Preĝejo de Sankta Tomaso (Püspökmolnári)
- Apud la vilaĝo estas fiŝkaptista lago.
Famuloj
En Rábamolnári naskiĝis geografo Gyula Prinz.
Komunumoj pri püspök (=episkopo) en Hungara reĝlando
Pozsonypüspöki | Püspökfalu | Püspökhatvan | Püspökladány | Püspökmolnári |
Püspökszilágy | Sajópüspöki | Szurdokpüspöki | Tiszapüspöki |