PUK (partio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patriota Unuiĝo de Kurdistano
Yekêtiy Nîştimaniy Kurdistan
یەکێتی نيشتيماني کوردستان
Emblemo de Patriota Unuiĝo de Kurdistano
partio
Lando  Irako
Kunprezidantoj Bafel Talabani
Lahur Talabani
Fondiĝo 1-a de junio 1970
Fondintoj Omar Shekhmus
Adel Murad
Ĝalal Talabani
Ali Askari
Fuad Masum
Abdul Razaq Feyli
Ĉefa sidejo Sulajmanija,
Aŭtonoma Regiono Kurdistano
Ideologio socialdemokratio, kurda naciismo, Tria Vojo
Iraka Parlamento
18 / 329
Parlamento de Regiono Kurdio
21 / 111
Retejo www.pukpb.org
vdr

PUK, Patriota Unuiĝo de Kurdistano (kurde Yaketi Nishtimani Kurdistan) - politika gruiĝo fondita en iraka Kurdistano de Ĝalal Talabani junie 1975.

Komence ĝi estis partio de intelektuloj, 13 el 15 fondintoj estis sciencistoj aŭ akademiaj lekciistoj. De la 80-aj jaroj ĝi pligrandigis sian socian bazon kaj trapasis evoluon de tipe maldekstrula programo favore al socialdemokratio kaj centro. Posedas statuson de observanto en Socialista Internacio.

Ĝia ĉefa influzono ampleksas sud-orientan parton de la iraka Kurdistano, najbare al Irano. En 1992 dum liberaj balotoj al 102-loka kurda Nacia Asembleo ĝi gajnis 50 mandatojn.

La partio konkurencas kun Kurda Demokratia Partio de Masud Barzani. En 1995 en liberigita de regado de Saddam Hussein norda parto de Irako okazis fratecaj bataloj inter ambaŭ partioj, kion provis utiligi iraka armeo kaj militistaro de najbaraj ŝtatoj, kiuj invadis la irakan Kurdistanon. La batalado finiĝis danke al interveno de taĉmentoj de okcidentaj landoj (Francio, Britio, Usono). Repaciĝo de ambaŭ partioj permesis al praktike sendependa zono estrata de kurdoj en la norda Irako.

En 2005 post la 2-a Golfa Milito kreiĝis balota gruiĝo Demokratia-Patriota Alianco de Kurdistano, kiu decide venkis (90% de voĉoj) en loka balotado por Kurda Asemblo kaj gajnis 75 lokojn en la iraka Nacia Asembleo dum bojkotitaj de sunaistoj balotoj de la sama jaro.

En subordigitaj al la unio taĉmentoj de milico servas ĉ. 50 mil peŝmergoj (mortbalantoj), kaj samkvanta nombro de rezervistoj.