Pablo Berger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pablo Berger
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1963 (1963-01-01) (61-jaraĝa)
en Bilbao
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo scenaristofilmproduktorofilmreĝisoro
vdr

Pablo BERGER (Bilbao, 1963) estas hispana kinreĝisoro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Per stipendio de la Provinco Biskajo li povis studi magistrigon en kino en la Universitato de Novjorko, kie li jam reĝisoris kurton “Truth and Beauty” pro kio li estis nomumita al premio Emmy. Doktoriĝinta, li profesoris pri reĝisorado en la New York Film Academy (NYFA). Ekde tiam, li ekkarieris paralele por reklamado kaj filmetoj. Lia unua verko, kunproduktoraĵo hispan-dana “Torremolinos 73” (2003), kun Javier Cámara, Fernando Tejero kaj Candela Peña, ricevis plurajn premiojn kaj enlandajn kaj internaciajn, inter kiuj la Biznaga de Oro en la Festivalo de Malago, same kiel kvar nomumoj al Premioj Goya.

En 2012 li premieris siam duan filmon, Blancanieves, kiu prezentita en la Oficiala Fako de la Donostia Internacia Kinfestivalo akiris la Specialan Premion de la Ĵurio, estis la filmo elektita de Hispanio por la Oskar-premio al la kategorio de plej bona fremdlingva filmo (finfine ĝi ne estis nomumita de la Akademio) kaj por la Premioj Ariel (ja ĝi akiris tiun premion). En la 27a okazo de la Goya-premioj (2012) ĝi akiris dek premiojn, inter kiuj tiun de plej bona filmo.[1]

En 2017 li premierigis sukcese Abracadabra, nome komedio protagonistigita de Maribel Verdú, kaj produktorita de Arcadia Motion Pictures (Ibon Cormenzana, Ignasi Estapé, Sandra Tapia kaj Ángel Durández).

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pablo Berger en la hispana Vikipedio.