Pumpilo
Ĉi tiu artikolo temas pri teknika aranĝaĵo kiu movigas likvon aŭ gason. Por konstelacio rigardu la paĝon Pumpilo (konstelacio). Por teknika aranĝaĵo kiu transportas varmon kontraŭ temperatura gradiento legu la artikolon Varmopumpilo. |
Pumpilo (aŭ likvaĵpremgenerilo) – Hidrostatika konvertilo destinita por transdoni energion de solidaj partoj en likvo-kolonon.
Pumpiloj funkcias per uzo de mekanikaj fortoj por puŝi la materialon. Tio povas esti per fizika levado, aŭ per la forto de kunpremo.
Laŭ Francisko Azorín pumpi estas Altiri aŭ puŝi likvidaĵon aŭ gason per pumpilo.[1] Li indikas etimologion el la greka bombos (bruo) kaj de tie la latina bombus (antlia extrahere). Kaj li aldonas la terminon pumpilo, por speciala aparato uzanta la maldensigon de la aero por levi fluidaĵon en tubo.[2]
Specoj de pumpiloj
[redakti | redakti fonton]Arkimeda ŝraŭbo
[redakti | redakti fonton]La probable unua speco de pumpilo estas la arkimeda ŝraŭbo, kiun priskribis Arkimedo en la jaro -300. Ĝi estas tubo kun interna ŝraŭbo. Ĝia suba fino estas submerĝita en akvon. La tuta ilo estas turnigeble fiksita en angulo de ĉirkaŭ 30 gradoj supren. Je la supra fino estas kranko per kiu homo povas turnigi la ŝraŭbon. Tia pumpo nur povas levigi akvon je malmultaj metroj.
Ĉenpumpilo estas tipo de akvo-pumpilo en kiu kelkaj cirklaj diskoj estas metitaj sur senfina ĉeno. Unu parto de la ĉeno eniras en la akvo, kaj la ĉeno funkcias tra tubo, iome pli granda ol la diametro de la diskoj.
Sitelbendo
[redakti | redakti fonton]Ankaŭ jam tre longe uzita estas la sitelbendo. Vidu bildon 1 maldekstre. Ĝi konsistas el vertikala bendo aŭ ŝnuro kun alfiksitaj siteloj, cikle kuranta, ofte movata de besta aŭ homa forto. La siteloj sube mergiĝas en puton, pleniĝas kaj supre elverŝas sian enhavon.
Piŝtopumpiloj
[redakti | redakti fonton]Piŝtopumpiloj uzas valvojn por direkti la fluon de likvaĵoj. La piŝta pumpilo (vidu la bildon 1 dekstre) per movo de piŝto alterne kreas malaltan (1) kaj altan (2) premon, kaj valvoj igas la likvaĵon jen enflui de unu, jen elflui al alia flanko.
La bildo 4 montras la funkcion de la valvoj. La piŝto estas movigita suben. Per tio premo estas igita sub la piŝto. La akvo estas puŝita supren tra la maldekstra valvo. Post tio la piŝto estas movigita supren. Per tio negativa premo estas igita sub la piŝto. Akvo estas suĉita tra la dekstra, suba valvo. Ambaŭ valvoj estas aŭtomate malfermitaj kaj fermitaj per la premo de la akvo.
En bildo 4 estas montritaj du tipoj de pistonoj. Maldekstre estas normala pistono, dekstre estas submerĝanta pistono.
La koro
[redakti | redakti fonton]La homa koro estas pumpilo kun valvoj. Ĝi konsistas el du ĉambroj. Ĉiu ĉambro havas du valvojn, nomitaj korklapoj. Anstataŭ movigon de piŝtoj la koro kunpremas la tutajn ĉambrojn.
Biciklo-pumpilo
[redakti | redakti fonton]Tiu ankaŭ estas piŝtopumpilo. Unu valvo estas en la rado. La alia valvo estas parto de la piŝto.
Aliaj tipoj de pumpiloj
[redakti | redakti fonton]- Padela pumpilo - , kies geometria volumeno estas formata per padeloj, statoro kaj rotoro.
- Aksa piŝta pumpilo - Pumpilo, kies piŝtoj estas paralelaj aŭ klinitaj al rotaci-akso je angulo malpli granda ol 45°.
- Aksa piŝta pumpilo kun klinita cilindro-bloko - Pumpilo, ĉe kiu la piŝto-paŝoj estas determinitaj per kliniĝo de akso de la cilindro-bloko al la akso de movdona ŝafto.
- Aksa piŝta pumpilo kun oblikva disko estas piŝta pumpilo, ĉe kiu estas la piŝto-paŝoj determinitaj per kliniĝo de disko al la akso de la cilindro-bloko.
- Dentrada pumpilo - Pumpilo, kies geometrian volumenon prezentas spaco inter la dentoj de reciproke endentiĝantaj radoj kaj korpo, en kiun la dentradoj estas enmetitaj.
- Kombinita pumpilo - Firma kunigaĵo de kelkaj pumpiloj de sama aŭ malsama konstrukta principo.
- Memeksuĉanta pumpilo (premgenerilo) - Pumpilo, kiu ensuĉas likvon sen speciala helpa ekipaĵo (supersituinta rezervujo, pleniga pumpilo).
- Antaŭplenigenda pumpilo - Pumpilo, kiu por alkonduko de likvo bezonas helpan ekipaĵon (supersituinta rezervujon, plenigan pumpilon).
- Piŝta pumpilo - pumpilo, kies geometria volumeno estas formata per relativa moviĝo de piŝto en cilindroforma ujo.
- Radiala piŝta pumpilo - Pumpilo, kies piŝtoj estas perpendiklaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo pli granda ol 45°.
- Vica piŝta pumpilo - Pumpilo, kies piŝtoj estas aranĝitaj en unu aŭ pluraj vicoj.
- Ŝraŭba pumpilo - Pumpilo, kies geometria volumeno estas formata per spaco inter kaneloj de reciproke enreliĝantaj ŝraŭboj kaj korpo, en kiun la ŝraŭboj estas enmetitaj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 174.
- ↑ Azorín, samloke.