Palacios del Pan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palacios del Pan
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49162
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 239  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 5° 53′ U (mapo)41.604025-5.8767025Koordinatoj: 41° 36′ N, 5° 53′ U (mapo) [+]
Alto 717 m [+]
Areo 31,75 km² (3 175 ha) [+]
Palacios del Pan (Provinco Zamoro)
Palacios del Pan (Provinco Zamoro)
DEC
Palacios del Pan
Palacios del Pan
Situo de Palacios del Pan
Palacios del Pan (Hispanio)
Palacios del Pan (Hispanio)
DEC
Palacios del Pan
Palacios del Pan
Situo de Palacios del Pan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palacios del Pan [+]
vdr

Palacios del Pan [paLAzios delPAN] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Palacios del Pan estas etimologie tradukebla al Palacoj de la Pano, kie Pano estas aludo al la komarko.

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 31,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 246 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 16 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Manzanal del Barco, Santa Eufemia del Barco, Montamarta, Andavías, San Pedro de la Nave-Almendra, Zamoro kaj La Hiniesta.

Estas atestaĵoj de romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1146. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 12-a jarcento ĝi apartenis al la Monaĥejo de Moreruela, poste al la Ordeno de Jerusalemo kaj poste al la Katedralo de Zamoro.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, akvorezervejo, pontoj, tradiciaj festoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]