Panama malsano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bananujo Gros Michel damaĝita de la malsano (Kostariko, 1919).

La Panama malsano, malsano de Panamo, aŭ​ fusariozo de banano, estas malsano okazigita de la fungo Fusarium oxysporum kiu atakas la radikojn de kelkaj variaĵoj de banano (Musa x paradisiaca). La rezistado de la fungo kontraŭ la fungicidoj faris tiun malsanon la plej granda plago de la historio de la kultivo de la banano, formortante komplete kelkajn kultivarojn aparte suferantajn, kaj unu de la plej mortigaj de la historio de la agrikulturo.

Gros Michel estis la nura tipo de banano konsumita en Usono ekde fino de la 19-a jarcento ĝis post la Dua Mondmilito. Sed, grava malsano damaĝis la bananplantejojn de Centrameriko. La problemo estis diagnozigita por la unua fojo en Panamo, de kie oni prenis la nomon por la malsano.

La infekto okazas ĉe la penetro de la fungo en la radikojn de la planto, ofte tra la truoj praktikitaj de alia plago, nome la bornematodo Radopholus similis. La patogeno koloniigas la ksilemon kaj antaŭeniras ĝis la rizomo.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Enfermedad de Panamá en la hispana Vikipedio.