Pandiá Pându

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Pandiá Pându
Persona informo
Morto 12-an de novembro 1986 (1986-11-12)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Pandiá Pându, plumnomo de Albertino ALVES de ALMEIDA, (mortis en Rio-de-Ĵanejro, 12-an de novembro 1986) estis brazila ĵurnalisto, verkisto kaj oficiro de brazila Aerarmeo. Li verkis lernolibrojn por memlernado de la angla, germana, itala, kaj hispana lingvoj krom Esperanto. Li ankaŭ verkis multajn popularajn librojn, ekz. listojn por helpi la elekton de nomoj de beboj, antologiojn de ampoemoj, manlibrojn por skribi leterojn, ktp.

Esperantisto, li instruis la internacian helplingvon en pluraj lernejoj, verkis manlibrojn kaj foliojn por rapida lernado, ĉefe konversacian gvidilibron kaj vortaron. Li aktive partoprenis en la agado de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Li aktoris en la filmo La sesa raso.