Saltu al enhavo

Paracuellos de Jiloca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paracuellos de Jiloca
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50342
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 584  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 1° 39′ U (mapo)41.315114-1.6421386Koordinatoj: 41° 19′ N, 1° 39′ U (mapo) [+]
Alto 580 m [+]
Areo 31,998152 km² ( 319 9.8 152 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Paracuellos de Jiloca (Provinco Zaragozo)
Paracuellos de Jiloca (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Paracuellos de Jiloca
Paracuellos de Jiloca (Hispanio)
Paracuellos de Jiloca (Hispanio)
DEC
Situo de Paracuellos de Jiloca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paracuellos de Jiloca [+]
vdr

Paracuellos de Jiloca [paraKŬEljos deĥiLOka] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas apuda Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo de Sankta Mikaelo.

Paracuellos de Jiloca estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Calatayud norde kaj Maluenda sude.

La loĝloko Paracuellos de Jiloca mem estas je 86 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 586 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Jiloca estante la lasta loĝloko tie antaŭ la enfluejo de la rivero ĉe Calatayud.

Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 kiu venas el Sorio. La plej proksima loĝloko estas Calatayud mem laŭ tiu ŝoseo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Paracuellos de Jiloca kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 567 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kun protektita devennomo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Aliaj altiraĵoj estas la preĝejo de Sankta Mikaelo, ermitejo, krucmonumento kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]