Paracuellos de la Ribera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paracuellos de la Ribera
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50299
Demografio
Loĝantaro 115  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 1° 34′ U (mapo)41.423056-1.5628852Koordinatoj: 41° 25′ N, 1° 34′ U (mapo) [+]
Alto 486 m [+]
Areo 14,955061 km² ( 149 5.5 061 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Paracuellos de la Ribera (Provinco Zaragozo)
Paracuellos de la Ribera (Provinco Zaragozo)
DEC
Paracuellos de la Ribera
Paracuellos de la Ribera
Situo de Paracuellos de la Ribera
Paracuellos de la Ribera (Hispanio)
Paracuellos de la Ribera (Hispanio)
DEC
Paracuellos de la Ribera
Paracuellos de la Ribera
Situo de Paracuellos de la Ribera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paracuellos de la Ribera [+]
vdr

Paracuellos de la Ribera [paraKŬEljos delariBEra] estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Paracuellos de la Ribera estas municipa teritorio en la nordoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas oriente de Calatayud. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Jalón.

La loĝloko Paracuellos de la Ribera mem estas je 79 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 486 msm. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo CV-601. Laŭ la valo de la rivero ĝi estas inter Sabiñán norde kaj Calatayud sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Paracuellos de la Ribera kie oni malaltiĝis el 1 015 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 131 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kaj mielo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la mudeĥara preĝejo kun baroka retablo, ermitejo de Sankta Roĥo nun tombejo, krucmonumentoj, restaĵoj de iama fortikaĵo, placoj kaj urbodomo, lavejo, neĝujo, kaj naturaj lokoj ekzemple ĉe la monto Cocha (1034 m).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]