Sabiñán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabiñán
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50299
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 673  (2023) [+]
Loĝdenso 43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 1° 34′ U (mapo)41.4485677-1.56092883707Koordinatoj: 41° 27′ N, 1° 34′ U (mapo) [+]
Alto 451 m [+]
Areo 15,524212 km² ( 155 2.4 212 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sabiñán (Provinco Zaragozo)
Sabiñán (Provinco Zaragozo)
DEC
Sabiñán
Sabiñán
Situo de Sabiñán
Sabiñán (Hispanio)
Sabiñán (Hispanio)
DEC
Sabiñán
Sabiñán
Situo de Sabiñán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sabiñán [+]
vdr

Sabiñán [sabiNJAN], foje literumita Saviñán, estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sabiñán estas municipa teritorio en la nordoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas nordoriente de Calatayud kaj inter Morés norde kaj Paracuellos de la Ribera sude. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Jalón kun la urba kerno sur ties dekstra bordo.

La loĝloko Sabiñán mem estas je 76 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 451 msm. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo CV-601. Laŭ la valo de la rivero ĝi estas inter Morés norde kaj Paracuellos de la Ribera sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turo Encantadas.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud el 1434. En Mezepoko estis grava loĝantaro de moriskoj. En 1460 la moriska kvartalo estis ĉirkaŭita de muregoj kun pordegoj. En la 16-a jarcento, pro loĝantarkresko, kelkaj moriskoj ekloĝis en la ĉefa kerno, sed en 1610 estis forpelitaj ĉirkaŭ 600 moriskoj, inter kiuj Juan Calavera, pri kiu oni konservas popolkanton.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Sabiñán kie oni malaltiĝis el 1 056 loĝantoj en 1991 ĝis nunaj 686 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktarboj, vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la mudeĥara preĝejo de Sankta Petro kun barokaj retabloj, la mudeĥara preĝejo de Sankta Mikaelo iama moskeo, baroka ermitejo de Sankta Roĥo, aliaj ermitejoj, renesancaj blazondomoj, krucmonumentoj, turo Encantadas restaĵa de iama fortikaĵo je 3 km, placo kaj urbodomo, singularaj arboj, kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]