Paradiso (Amsterdamo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Paradiso
Paradiso
squatter's house • koncerta domo • popular music venue • teatrejokristana preĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo Novromaniko vd
Arkitekto Gerlof Salm vd
Lando Nederlando vd
Situo Amsterdamo
Adreso Weteringschans 6-8
Situanta sur Weteringschans
Poŝtkodo 1017SG
Situo
Geografia situo 52° 21′ 44″ N, 4° 53′ 2″ O (mapo)52.3621444.883872Koordinatoj: 52° 21′ 44″ N, 4° 53′ 2″ O (mapo)
Paradiso (Amsterdam-Centrum)
Paradiso (Amsterdam-Centrum)
DEC
Paradiso
Paradiso
Situo de Paradiso
Map
Paradiso
Retejo http://www.paradiso.nl/
vdr
la koncertejo kaj kultura centro Paradiso fasade

Paradiso ("paradizo") estas koncertejo kaj kultura centro situanta en Amsterdamo, Nederlando.

Ĝi estas trakonstruita iama preĝeja konstruaĵo, kiu datiĝas de la 19a jarcento kaj kiu estis uzata ĝis 1965 kiel kunvenejo por liberala nederlanda religia grupo konata kiel la "Vrije Gemeente" (Libera Kongregacio). Ĝi situas borde de la strato Weteringschans, eksa remparo de la mezepoka urbocentro, proksime al la placo Leidseplein, unu el la centroj pri nokta vivo de la urbo. La ĉefa koncerta halo en la iama preĝeja interno havas altajn plafonojn kaj du balkonojn, el kiuj rigardeblas la scenejo, kun tri grandaj lumigitaj preĝejaj fenestroj super la scenejo. La akustiko estas sufiĉe eĥa, sed oni plibonigis la situacion tra la jaroj. Aldone al la ĉefa koncerta halo, ekzistas du pli malgrandaj kafejoj, sur supra etaĝo kaj en la kelo.

Paradiso estis aĉetita de hipioj en 1967, kiuj volis konverti la preĝejon al distra klubo. La polico finigis la festojn la saman jaron. En 1968, la urbo malfermis Paradizon kiel publike subvenciita junulara distro-centro. Kune kun la proksima koncertejo kaj kultura centro Melkweg ("Lakta Vojo"), ĝi baldaŭ fariĝis sinonima kun la hipia kontraŭkulturo kaj la rokmuziko de tiu epoko. Ĝi estis unu el la unuaj lokoj, en kiuj toleriĝis uzo kaj vendo de molaj drogoj. De la mez-1970-aj jaroj, Paradiso pli kaj pli asociis kun la muzikaĵ ĝenroj punko kaj nova ondo, kvankam ĝi daŭre programe prezentis ampleksan varion de artistoj. Komencante en la malfruaj 1980-aj jaroj, temaj dancaj festoj fariĝis oftaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]