Parnavazo la 1-a (Iberio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Parnavazo la 1-a
reĝo de Iberio
Pharnavaz I relief (2).jpg
Persona informo
ფარნავაზი
Naskiĝo 299
en Mĉĥeta
Morto 234
en Mĉĥeta
Religio Kartvela Mitologio
Ŝtataneco Iberio [#]
Familio
Dinastio Pharnavazid [#]
Patro Princo el Mĉĥeta
Patrino Princino el Persio
Edz(in)o Princino el kaŭkazia popolo
Infanoj Sauramaso la 1-a
Profesio
Okupo Reĝo
Antaŭulo Azon de Mcĥeta
Sekvanto Sauramaso la 1-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Nuntempa statuo de la reĝo Parnavazo la 1-a ĉe la avenuo Ketevan Tsamebul, en Tbiliso (Kartvelio).

Parnavazo la 1-a estas la fondinto kaj la unua monarko de la Reĝlando de Iberio, supozata esti reĝinta komence de la 3a  antaŭ nia erao, de 299 al 234 a.k..

Legenda vivo[redakti | redakti fonton]

La figuro de Parnavazo estas konita el du fontoj : la unua reĝa listo enhavita en la tekstaro de la Konvertiĝo de Kartli, kaj rakonto pli ampleksa trovita en la kroniko de la Vivo de la Reĝoj de Kartli ene de la kompilo de la Vivo de la Kartli. Kunmiksante parolajn tradiciojn kaj elprenoj el la literaturaj fontoj kaj arkivaj fragmentoj, tiuj kartvelaj fontoj redaktitaj dum la epoko de la dinastio Bagrationi liveras rakonton de la devenoj de la ibera monarkio. Ĝi estas vaste romaneska kaj ĝia historieco forte neprobabla.

Deveno kaj signifo de la nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de Parnavazo estas deveninta de la meza-persa lingvo Farna-vazd kaj de la antikva persa farnah-vazdah. Tiu donis ankaŭ la formojn Artavazd en la meza-persa, Artawazd en la armena (Արտաւազդ), kaj en la greka Artabasdos (Ἀρταβάσδος). La etimologio de tiu nomo ligas sin al la antikva persa arta-vazdah kaj al la avesta ašavazdah, "tiu kiu promocias la virtecon", sed ankaŭ al la indo-irana parHnas, "suvereneco", "regado", "abundeco". Parnavazo konsekvence signifus "tiu kiu promocias la farnah", do la gloro kiu aŭreolas la legitimajn regnestrojn. Tiu nomo legas sin sub diversaj formoj en la literaturaj fontoj : en la armena P‘arnawaz (Փառնաւազ) ; en la greka Farnabazos (Φαρνάβαζος), la kartvela Parnavaz (ფარნავაზ) eble estas pli malfrua formo de Parnavazd.

Familiaj devenoj kaj infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo prezentita en la Vivo de la Kartli, Parnavazo estus posteulo de la reĝlandestro Kartlos, filo de Togarma, kaj de kiu devenus la loknomon Kartli, nomita Iberio per la Grekoj kaj la Romianoj. La genealogio de la ĉapitro 10 de la Genezo prezentas Togarma kiel la filo de Gomer, la plejaĝulo de la filoj de Jafet, la filo de Noa.

La nomo de la patro de Parnavaz estas nekonata. La kroniko de la Vivo de la Reĝoj de Kartli precizigas ke li estas la frato de Samari, mamasaxlisi (laŭvorte "patro de domo") de Mĉĥeta. La patrino de Parnavazo estas prezentita kiel persa virino, devena de la urbo de Esfahano. Samari estas mortigita kun lia frato, la patro de Parnavazo, dum la invado (fikcia) de la orienta Kartvelio per Aleksandro la Granda. La patrino de Parnavaz forfuĝis tiam en Kaŭkazon kun sia filo tri jaroj aĝa, por prizorgi lin sekure.

Antaŭsignoj kaj konkero de la povo[redakti | redakti fonton]

Adoltiĝinte, Parnavazo revenas en sian landon al Mcĥeta. Liaj talentoj de ĉasisto rimarkigas lin per Azono, prezentita en la Vivo de la Reĝoj kiel princo de Kartli instalita kiel regento per Aleksandro la granda. La patrino de Parnavazo avertas sian filon de danĝero, kaj al li petas ekziliĝi al Isfahano. Antaŭ lia foriro, Parnavazo faras sonĝon, kie sunradio kaptas lin por alporti lin ekster la domo kie li ĉeestis. En tiu sonĝo, li viŝas la roson de la faco de la suno kiu kliniĝis super li, por per ĝi kovri sian vizaĝon, antaŭsigno de lia reĝa destino.

Dum ĉasado en la ebenaĵo de Diĥomi, en la ĉirkaŭaĵoj de la aktuala urbo Tbiliso, Parnavazo trafis damaon kiu mortis ĉe krutaĵo. Fortega pluvo tiam ekestis kaj devigis la ĉasiston serĉi ŝirmon en groton, kie li malkovris mirindan trezoron.

Kuraĝigita de tiuj signoj kaj provizita de tiu fortuno, Parnavazo entreprenas konkeri la tronon de Kartli. Li alianciĝas kun la princo Kuĵi, kiu agnoskas sian reĝan rajtecon. Helpinta de fortoj senditaj de la Leks, la Osetoj kaj la regiono de Egrisi, kaj post la aliĝo da milo da romiaj rajdosoldatoj je la soldo de Azon, Parnavazo sukcese ekkaptis Mcĥeta, deviginte la regenton instalita de la makedonoj forfuĝi en la regionon de Klarĵeti.

Denove laŭ la Vivo de la Reĝoj, je la komenco de lia regado, Parnavazo estus pasinta aliancon kun la reĝo de Asurastan Antiochos (indikante de malspecifa maniero suvereno seleŭkia ne identigita), kiu estus liverinta al li la insignojn de la reĝa povo sur la Kartli, kontraŭ lia submetiĝo al la Seleŭkia imperio. Antiochos estus komandinta la armenajn princojn subteni Parnavazo, tio kio permesis al tiu sukcesi decidan batalon kontraŭ Azono en la regiono de Artan kaj starigi daŭre lian povon.

Regado[redakti | redakti fonton]

La Vivo de la Reĝoj asertas ke Parnavazo estus fariĝinta reĝo je la aĝo de 27 jaroj kaj ke li estus reĝanta dum 65 ans. Tuj fariĝinte reĝo, Parnavazo rekompensu liajn aliancanojn geedzigante sian fratinon al la reĝo de la Osetoj kaj donante la estraron de teritorio en Kolĉido al Kuĵi. Li mem edziĝis kun virino deveninta de la kaŭkazia popolo la Durżuk. Pluraj decidoj fondiĝemaj en la fako de la institucioj de la reĝlando kartvela estas atribuitaj al Parnavazo al la libro Vivo de la Kartli.

La starigo de la eristavni kaj de la spaspeti[redakti | redakti fonton]

La kroniko de la Vivo de la Reĝoj asertas ke Parnavazo nomumis ok princojn kiel eristavni (laŭvorte "kapoj de la popolo") kaj unu estro de la armeo nomita spaspeti, bazante sur la persa modelo.

La kulto de Armazio[redakti | redakti fonton]

Same kiel lia antaŭulo Azono kiu estus fondinta la kulton de la diaĵoj Gaci kaj Gaïm, Parnavaz fondas kulton ĉirkaŭ la dio Armazio, kiu donis ĝian nomon al la citadelo de Armazciĥe en Mtcĥeta, tie kie lia statuo estus starigita. Tiu Armazi povas esti identigita al kaŭkazia formo de la supera diaĵo de la zaratuŝtrismo, Ahura Mazda, aŭ al la anatolia dio de la luno Arma.

La kartvela alfabeto[redakti | redakti fonton]

La deveno de la kartvela skribo okazigis diskutadojn kaj debatadojn. La aserto farita de la kroniko de la Vivo de la Reĝoj atribuante al la reĝo Parnavazo la invento de la unua versio de la kartvela skribo ne devas esti konsiderata kiel certe dubema. Efektive, oni ne posedas ateston aŭ pruvojn de kartvela skribo antaŭ la 5a jarcento de nia erao.

Heroa memoro de Parnavazo je la epoko de la Miranidoj[redakti | redakti fonton]

La Vivo de la Reĝoj raportas ke je la 4a p.K., la reĝo Miriano plibelegigis la tombon de Parnavazo, sugestante ke kulto estus donita al tiu figuro fondinto de la reĝlando de Iberio-Kartli. La loko de la entombigo de Parnavazo lokus sin, laŭ la notico de la sama kroniko dediĉita al tiu reĝo, "antaŭ la idolo Armazio", verŝajne tiu kiu estis instalita sur la akropolo de Armazio, la aktuala monteto de Bagineti en Mcĥeta, kvankam neniu spuro de tiu statuo kiel de la tombo estis malkovrita ĝis nun. Tiu Mirian estus edziĝinta en unua edziĝo la princino Abeŝura, filino de la reĝo Aspagur kaj lasta reprezentantino de la dinastio de Parnavazo. La dinastio de la Miranidoj konstruis tiel ĝian legitimecon rekuperante la politikan kaj simbolan heredon de tiu legenda fondinto.