Saltu al enhavo

Partei des Fortschritts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio de Progreso
Partei des Fortschritts
Logo der politischen Partei PdF
partio
Lando  Germanio
Estro Lukas Sieper
Fondiĝo 2020
Ĉefa sidejo Esserstraße 2, 51105 Köln, Germanio
Koloro(j) oranĝa, blanka kaj turkisa
Ideologio bazdemokratio, liberalismo, socialliberalismo
Retejo partei-des-fortschritts.de
vdr
Partei des Fortschritts
emblemo
partio Redakti la valoron en Wikidata
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Kolonjo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Partei des Fortschritts (PdF, "Partio de Progreso") estas malgranda politika partio en Germanio, fondita en 2020 en Kolonjo. Ĝiaj mondkonceptaj radikoj estas demokratiaj idealoj de la germana konstitucio kaj realisma pragmatismo. La PdF postulas bazdemokration, liberalismon kaj socialliberalismon for de la maldekstra-dekstra skemo. Ĝi batalas kontraŭ klientara politiko kaj lobiismo. La PdF organiziĝas per partiparlamentoj kaj laborgrupoj, kaj ĝi ĉefe financiĝas per donacoj. Ĝi partoprenis en balotoj komunumaj kaj federaci-landa kaj krome en la Eŭropaj balotoj 2024, kie la PdF gajnis unu eŭropdeputiton, Lukas Sieper.

Komuna lingvo por Eŭropo, Esperanto[redakti | redakti fonton]

En sia balotprogramo por la Eŭropaj balotoj 2024 la PdF proponas interalie debaton, ĉu unueca oficiala lingvo havas sencon por la Eŭropa Komisiono. Laŭ tiu balotprogramo la ideo de komuna lingvo povus esti antaŭenpuŝata en EU, kaj tia lingvo povus esti lingvo ekzistanta aŭ planlingvo facile lernebla por ĉiuj, kiel Esperanto.[1]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la elektoprogramo, p. 35-36, PdF-Europawahlprogramm 2024