Partio de la Laboranta Popolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio de la Laboranta Popolo
emblemo
partio
Komenco 5-a de decembro 2010 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo San-Juano
Ideologio

demokrata socialismo • maldekstra popolismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Partio de la Laboranta Popolo (hispane: Partido del Pueblo Trabajador), ankaŭ konata kiel PPT, estas politika partio de Porto-Riko. La partio estis fondita la 5-am de decembro 2010 en San-Juano, ĉefurbo de la lando. La celo estas ĉefe defendi la laboristajn pretendojn. Tamen, la partio estas ankaŭ feminisma, defendas la medion, la agrikulturon kaj la pretendojn de la GLAT. La GLAT nomas la komunumon de gejoj, lesbaninoj, ambaǔseksemuloj, transgenruloj kaj transseksuloj. La ideologia inspiro estas laborista kaj popola demokratio. La sekvantoj de la Partio de la Laboranta Popolo estas nomitaj hispane pepeterospepeteras.

Prezidanto[redakti | redakti fonton]

La prezidentino de ĉi tiu partio estas la profesorino Anneliesse Sánchez. Aliaj gravaj gvidantoj estas Eva Ayala, Pedro Muñiz, Alvin Couto de Jesús kaj Ineabelle Colón.

Kandidatoj[redakti | redakti fonton]

La naciaj kandidatoj estas:

Rafael Bernabe (profesoro) - gubernataro
Félix Córdoba Iturregui (profesoro) - reprezentanto en Vaŝingtono
Ineabelle Colón (aktorino) - kandidatino al la Senato
Eva Ayala (instruistino) - kandidatino al la Domo de Reprezentantoj

Aliaj kandidatoj estas:

Tito Román - ĉefurbestro de San-Juano
Ivette Martín Meléndez - ĉefurbestrino de Ponce
Laylanie Ruiz - ĉefurbestrino de Barceloneta

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Partido del Pueblo Trabajador (hispane) Arkivigite je 2018-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
Comité PPT Región de Carolina [rompita ligilo]