Partoprena ekonomiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Partoprena ekonomiko estas ekonomia sistemo bazita sur partoprena decidfarado kiel unuaranga ekonomia mekanismo por distribuado de la produktadrimedoj kaj gvidado de produktado en socio. Partoprena decidfarado bezonas la partoprenon de ĉiuj personoj en decido de aferoj proporcie al la efiko kiun tiaj decidoj havas sur ties vivoj. Partoprena ekonomiko estas formo de malcentralizita ekonomia planado kaj socialismo implicas la kunposedon de produktadrimedoj. Ĝi estas proponita alternativo al nuntempa kapitalismo kaj centra planado. Tiu ekonomia modelo estas ĉefe asociata kun la proponoj de politika teoriulo Michael Albert kaj ekonomikisto Robin Hahnel, kiu priskribas partoprenan ekonomikon kiel anarkiisma ekonomia vidpunkto.[1]

La subkuŝaj valoroj kiujn partoprena ekonomiko serĉas plibonigi estas ekonomiaj egaleco, solidaro, diverseco, laborista mem-administrado kaj efikeco (difinita kiel plenumeblaj celoj sen perdi valorojn). La institucioj de partoprena ekonomiko estas konsilantaroj kaj de laboristoj kaj de konsumantoj uzantaj mem-administradajn metodojn por fari decidojn, ekvilibritajn laborkompleksojn, laborpagon bazite sur la individua klopodo, kaj partoprena planado.

Albert kaj Hahnel indikas ke partoprena ekonomiko estas nur konduko al alternativa ekonomia teorio kaj devas esti akompanata de egalecaj gravaj alternativaj vidoj en la kampoj de politiko, kulturo kaj parenceco. Aŭtoroj diskutis ankaŭ elementojn de anarkiismo en la kampo de politiko, de multkulturismo en la kampo de kulturo, kaj de feminismo en la kampo de familiaj kaj seksaj rilatoj kiel eblaj fundamentoj por estontaj alternativaj vidoj en tiuj aliaj sferoj de socio. Stephen R. Shalom eklaboris por partoprena politika vido kiun li nomigas "partoprena politiko". Ambaŭ sistemoj kune formas la politikan filozofion de politika tendenco nomita Partoprenismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Albert, Michael Parecon: Life After Capitalism Arkivigite je 2008-10-16 per la retarkivo Wayback Machine Ĉapitro 19a, Individuoj/Socio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Video