Pasquale Scimeca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pasquale Scimeca
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1956 (1956-02-01) (68-jaraĝa)
en Aliminusa
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de Florenco
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Pasquale Scimeca (Aliminusa, la 1-an de februaro 1956) estas itala reĝisoro kaj instruisto. Post mezlernejo li translokiĝis al Florenco. Ĉi tie li diplomiĝis pri literaturo fakiĝinte pri nuntempa historio. Li laboras kiel instruisto pri literaturo kaj historio.

En 1989 li fondis la sendependan kunlaboran film-produktejon Arbash Film. Li verkis kaj reĝisoris la unuan filmon en 16 mm, La donzelletta, kiu partoprenis en la Bellaria Film Festival.

En 1992 li faris Un sogno perso, kiu partoprenis la Taormina Film Fest.

En 1993 li reĝisoris la unuan filmon de 35-mm Il giorno di san Sebastiano prezentita ĉe la Venecia Internacia Filmfestivalo, en la sekcio Ŝranko de itala kinarto. La filmo gajnis la Or-Globon de la eksterlanda gazetaro kiel Plej bona unua filmo.

Inter 1994 kaj 1995 li faris dokumentfilmojn: Nel tana del lupo, kiu ricevis specialan mencion ĉe la tria revizio de la dokumenta Premio Libero Bizzarri de San Benedetto del Tronto, L'altra Sicilia kaj Paolo Borsellino.

En 1997 I briganti di Zabut akiris la specialan mencion ĉe la Taormina Film Fest kaj gajnis la grandan premion de la ĵurio ĉe la Storie di Cinema-festivalo en Grosseto, ekspozicio dediĉita al la skriptoj de unuafojaj reĝisoroj.