Patch Adams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patch Adams
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1945 (1945-05-28) (78-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Wakefield High School • Virginia Commonwealth University School of Medicine
Okupo
Okupo kuracistodiplomato
TTT
Retejo https://www.patchadams.org/
vdr

Patch Adams, longe Hunter Doherty "Patch" Adams (n. la 28-an de majo 1945 en Vaŝingtono, Usono) estas kuracisto kiu fondis en 1972 la Instituton Gesundheit. Patch Adams praktikas alternativan medicinon kunlabore kun la Instituto Gesundheit. Lia vivo servis kiel inspirofonto por la filmo Patch Adams kun Robin Williams.

Patch Adams ankaŭ estas socia aktivulo, "civitana diplomato", profesia klaŭno kaj aŭtoro. Ĉiujare li organizas grupon de volontulaj klaŭnoj el la tuta mondo, kiuj kune vojaĝas al diversaj landoj por alporti esperon al orfoj[1]. En 1998 li vizitis ankaŭ Bosnio-Hercegovinon.

Patch Adams ankaŭ ricevis pacpremion[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Przemysław Paweł Grzybowski

Ridoklubo

Ruĝnazaj klaŭnoj-kuracistoj

Hospitalaj klaŭnoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(de) Patch Adams: Hejmaj vizitoj - la iomete malsama maniero resanigi homojn. Kun karikaturoj de Jerry VanAmerongen kaj antaŭparolo de Robin Williams. Heyne, Munkeno 2002, ISBN 3-453-15991-8 .

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Patch Adams

Referencoj[redakti | redakti fonton]