Dependa ekesto
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
Patiĉĉa samuppada (en palio, en sanskrito pratitja samutpada) estas budhisma filozofia teorio, kies nomo estas plej ofte tradukata kiel "dependa estiĝado" aŭ "kondiĉa estiĝado", kaj kiu asertas, ke ĉiuj korpaj kaj psikaj aperaĵoj estas "kondiĉaj", tio signifas ke ne estiĝas sendepende mem de si, sed ke ili estas kaŭze dependaj de si.
Dependa estiĝado
Vekiĝo de Budho (nirvano) estis samtempe liberiĝo de sufero kaj enrigardo en ĝustan realecon, precipe en veran karakteron de vivaj estuloj. Tio, kion li malkovris, estis fakto, ke ĉiu aperaĵo "ekzistas" sole danke al "ekzistado" de aliaj aperaĵoj en tre komplika reto de kaŭzaj rilatoj, tuŝantaj malproksimen en la pasintecon kaj ankaŭ en la estontecon. Ĉar ĉiuj aperaĵoj estas tiel ĉi kondiĉaj kaj pasemaj (aniĉĉa), ili havas nenian propran sendependan esencon (anatta), do en ĝusta vorto de senco ili "ne ekzistas", eĉ kiam laŭvide tio aspektas tiel. Ĉiuj aperaĵoj estas tiel senesencaj kaj "malplenaj" (ŝunjata). Ununura aperaĵo, kiu ne estas kondiĉa kaj pasema, estas Nirvano, sed eĉ tiu estas senesenca kaj "malplena".