Patriots of Micronesia (Patriotoj de Mikronezio), ankaŭ konata kiel Across all Micronesia (Tra tuta Mikronezio) estas la nacia himno de la Federacio de Mikronezio. Ĝi oficialiĝis en 1991 kiam anstataŭis la himnon Preamble uzatan ekde la sendependiĝo de la lando en 1979.
La melodio devenas de la germana studenta kanto Ich hab' mich ergeben (uzata kiel unu el neoficialaj himnoj de Okcidenta Germanio en la jaroj 1949-1952), kiu devenas de la germana studenta kanto Wir hatten gebauet ein stattliches Haus (1819). Ankaŭ la teksto de Patriots of Micronesia malekzakte baziĝas sur traduko de Ich hab' mich ergeben. Ankaŭ la miskitoj el Nikaragvo elektis ĝin kiel sian nacian himnon.