Patro Tempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La figuro de Patro Tempo staranta en la centro de la Fontano de Tempo en Ĉikago
Patro Tempo
personigo • literatura rolulo • reklama rolulo • rolulo en bildliteraturo
Kreita de nekonata valoro
Informoj
Eble sama Ĥrono
Sekso vira
vdr
Reprezento de Patro Tempo portanta la novjaran bebon. Frolic & Fun, 1897

Patro Tempo estas antropomorfigita mitologia figuro kiu estas la reprezentado mem de tempo. Patro Tempo estas la personigo de tempo en popola kulturo. Patro Tempo estas reprezentita kiel maljunulo kiu portas atributojn kiel ekzemple sablohorloĝoj, kalendaroj aŭ folioj falantaj de siaj vestaĵoj. Ĝi povas esti akompanata de simboloj de morto, por memori ke la trairo de vivo kondukas neeviteble al sia fino (latine memento mori).

Patro Tempo povas aperi en pentraĵoj kaj alegorioj pri tempo, en reprezentadoj de la nova jaro, estante tiam simbolo de la 31-a de decembro en opozicio al la bebo kiu simbolas la novan jaron aŭ en fabeloj kie la rolulo venas de la greka titano Krono.

Pro sia nomo, Patro Tempo ankaŭ estas ligita al Patrino Naturo. Ili foje estas prezentitaj kiel geedza paro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Patro Tempo estas kutime prezentita kiel barba maljunulo, vestita en robo kaj portanta falĉilon kaj sablohorloĝon aŭ alian tempigilon (reprezentante tempon en konstanta unudirekta movado, kaj pli ĝenerale kaj abstrakte, entropio). Ĉi tiu bildo estas derivita de pluraj fontoj, inkluzive de la Mortulo kaj Krono, la greka titano de homa tempo, rikoltanta kalendaroj, aŭ la Sinjoro de la Tempo.

Ĉirkaŭ silvestro multaj redakciaj bildstrioj uzas la oportunan tropon de Patro Tempo kiel la personigon de la antaŭa jaro (aŭ "Malnova Jaro"), kiu rutine "transdonas" tempodevojn al la same alegoria figuro de la Jaro (aŭ "Novjaro") aŭ alie rolulizante la antaŭan jaron.

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Patro Tempo estas establita simbolo en multaj kulturoj, kaj aperas en gamo da artoj kaj amaskomunikilaro. En kelkaj kazoj, li prezentiĝas specife kiel Patro Tempo, dum en aliaj kazoj, li povas havi alian nomon (kiel ekzemple Saturno) sed ĉiuj roluloj montras la atributojn kiujn Patro Tempo akiris tra la jarcentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]