Paul Aussaresses
Etoso
Paul Aussaresses | |
Naskiĝo | la 7-an de novembro 1918 en Saint-Paul-Cap-de-Joux Francio |
---|---|
Morto | la 3-an de decembro 2013 en Parizo Francio |
Soldata kariero | |
Rango: | Brigada generalo |
Tempo de deĵoro: | 1941–1975 |
Speco: | Franca Armeo |
Komandis al: | 11e Choc, 1er RCP |
Militoj: | Dua mondmilito, Unua Hindoĉina Milito, Alĝeria Milito |
Persona informo | |
Naskonomo | Paul Louis Aussaresses |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | National Active Non-Commissioned Officers School (en) |
Okupo | |
Okupo | militisto paratrooper (en) |
Paul AUSSARESSES (naskiĝis la 7-an de novembro 1918 , mortis la 3-an de decembro 2013[1]) estis generalo de la Franca Armeo. Li luktis dum la Dua mondmilito, la Unua Hindoĉina Milito kaj Alĝeria Milito. Liaj agoj dum Alĝeria Milito, kaj poste pravigo de tiuj agoj, estigis konsiderindan polemikon.[2]
Aussaresses estis severe kritikita en 2000, kiam en intervjuo kun franca gazeto Le Monde, li pravigis uzon de torturo dum la milito de Alĝerio. Li ripetis la pravigon en intervjuo kun 60 Minutes de CBS, krome argumentante ke torturo devus esti uzata en la lukto kontraŭ Al-Kaida.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pridisputata generalo Aussaresses mortis. En: Frankfurter Allgemeine Zeitung de la 4-a de decembro 2013.
- ↑ BBC News - Algeria torture: French general Paul Aussaresses dies. Bbc.co.uk. Alirita 2013-12-04.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Paul Aussaresses en la baza angla Vikipedio.