Paul Bouvier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Bouvier
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1889 (1889-01-01)
Morto 4-an de februaro 1974 (1974-02-04) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paul BOUVIER (naskiĝis 1889 - mortis la 4-an de februaro 1974 en Ĝenevo) estis svisa esperantisto, franco svisa, kasisto, UEA-del en Ĝenevo. Verkis Ĝenevo, 1925, kunlaboris je ,E' kaj Jarlibro de UEA.

Li lernis la Internacian Lingvon kun siaj gimnaziaj kolegoj Privat kaj Hodler, kun kiuj li amikiĝis ankaŭ per sia nobleco. Li estis delegito kaj dumviva membro de UEA, gvidis kursojn (ankaŭ radio-kurson en 1948); ampleksan arkivon li donacis al la Centro pri dokumentado kaj studoj pri la lingvo internacia en La Chaux-de-Fonds.

Kiam en 1936 svisaj membroj sub instigo de Hans Jakob provis malebligi la translokiĝon de la Centra Oficejo de UEA al Britio, Bouvier oficiale estris la grupon de protestantoj. Sed jam la saman jaron Bouvier retiris sin.