Paul Butterfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Butterfield
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1942 (1942-12-17)
en Ĉikago
Morto 4-an de majo 1987 (1987-05-04) (44-jaraĝa)
en Holivudo
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater University of Chicago Laboratory Schools • Hyde Park Academy High School
Okupo
Okupo buŝharmonikisto • kantistokantoverkisto
vdr

Paul Vaughn BUTTERFIELD (17a de Decembro, 1942 – 4a de Majo, 1987) estis usona muzikisto (ludisto de harmoniko) kaj kantisto de bluso. Post frua trejnado kiel klasika flutisto, li disvolvigis intereson en blusa harmoniko. Li esploris la blusajn etosojn en sia naskurba Ĉikago, kie li renkontiĝis kun Muddy Waters kaj kun aliaj blusgranduloj, kiuj havigis kuraĝon kaj oportunon por ke li aliĝu al improvizaj sesioj. Li tuj ekludis kun blusentuziasmuloj Nick Gravenites kaj Elvin Bishop.

En 1963, li formis la Paul Butterfield Blues Band, kiu registris kelkajn sukcesajn albumojn kaj estis populara fine de la koncertaro kaj festivalaro de la 1960-aj jaroj, kun ludoj ĉe Fillmore West, en San Francisco; ĉe Fillmore East, en Novjorko; ĉe la Montereja Festivalo; kaj en Woodstock. La bando estis konata ĉar kombinis elektran ĉikagan bluson kun frua rok-muziko kaj ĉar ili pioniris en ludado kaj registrado de rokĵazo. Post la apero de la grupo en 1971, Butterfield plue turneis kaj registris kun la bando Paul Butterfield's Better Days, kun sia mentoro Muddy Waters, kaj kun membroj de la radik-roka grupo the Band. Kiam li ankoraŭ estis registrinta kaj ludinta, Butterfield mortis en 1987 kiam li estis 44-jaraĝa pro trodozo da heroino.

Muzikkritikistoj rekonis lian disvolvigon de origina alproksimiĝo kio lokigis lin inter la plej konataj blusmuzikistoj de harmoniko. En 2006, li estis enkondukita en la Blusa Famulejo. Butterfield kaj la dekomencaj membroj de la Paul Butterfield Blues Band estis enkondukita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2015. Ambaŭ memortabuloj notis lian harmonikan kapablon kaj liajn kontribuojn al la alporto de blusmuziko al pli juna kaj larĝa publiko.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

The Butterfield Blues Band[redakti | redakti fonton]

  • The Paul Butterfield Blues Band (1965)
  • East-West (1966)
  • The Resurrection of Pigboy Crabshaw (1967)
  • In My Own Dream (1968)
  • Keep On Moving (1969)
  • Sometimes I Just Feel Like Smilin' (1971)

Paul Butterfield's Better Days[redakti | redakti fonton]

  • Better Days (1973)
  • It All Comes Back (1973)

Paul Butterfield[redakti | redakti fonton]

  • Put It in Your Ear (1976)
  • North-South (1981)
  • The Legendary Paul Butterfield Rides Again (1986)

Koncertalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Live (1970, republikigita en 2005 kun kromaĵoj)
  • Strawberry Jam (1996, registrita en 1966–1968)
  • East-West Live (1996, registrita en 1966–1967)
  • Live at Unicorn Coffee House (publikigita laŭ diversaj titoloj kaj datoj, registrita en 1966)
  • Live at Winterland Ballroom, Paul Butterfield's Better Days (1999, registrita en 1973)
  • Rockpalast: Blues Rock Legends, Vol. 2, Paul Butterfield Band (2008, registrita en 1978)
  • Live at the Lone Star, Rick Danko, Richard Manuel & Paul Butterfield (2011, registrita en 1984)

Butterfield kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Golden Butter: The Best of the Butterfield Blues Band (1972)
  • The Original Lost Elektra Sessions (1995, registrita en 1964)
  • An Anthology: The Elektra Years (2 KD-oj, 1997)
  • Paul Butterfield's Better Days: Bearsville Anthology, Paul Butterfield's Better Days (2000)
  • Hi-Five: The Paul Butterfield Blues Band (EP, 2006)

Notoj[redakti | redakti fonton]