Paul Ott (orgenkonstruisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Ott
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1903 (1903-08-23)
en Oberteuringen
Morto 28-an de oktobro 1991 (1991-10-28) (88-jaraĝa)
en Bovenden
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr

Paul Ott (* 23-a de aŭgusto 1903 en Oberteuringen; † 28-a de oktobro 1991 en Bovenden) estis eminenta germana orgenkonstruisto de la orgenmovado de la 20-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kvankam Ott devis transpreni la fromaĝejon de sia patro, li decidis sin por lernoservo ĉe lignaĵisto. En 1928/29 sekvis lernoservo ĉe orgenkonstrua firmao Steinmeyer en Oettingen. Pro sia agado en la „Singbewegung“ (kantmovado) li ekhavis kontakton al Karl Vötterle kaj Christhard Mahrenholz kaj komence povis memstare labori sur la tereno de la firmao Giesecke en Göttingen. Ĉar li tamen finance ne kapablis starigi propran metiejon, Ott ankaŭ estis dungita ĉe la firmao Hermann Eule en Bautzen. En 1930 li produktis unuan pozitivon por la preĝejo Marienkirche en Göttingen, sed nur en 1932 li povis malfermi la propran metiejon. Kiel unu el la malmultaj orgenkonstruistoj, kiuj tiutempe jam konsideris la principojn de la antaŭromantika orgenkonstruo (ekz. uzado de la registroŝabloningo), li baldaŭ sukcesis akiri aron da gravaj komisioj por etorgenoj. I.a. li konstruis en 1938 hejmorgenon por Hugo Distler.

En 1937 Ott ricevis la majstrodiplomon. Baldaŭ li komencis restaŭradi historiajn orgenojn en norda Germanio, kiuj estis agnoskitaj kiel elstaraj, ekz. Stade/St. Wilhadi kaj Cappel. Nur post la Dua Mondmilito tamen, en la kvindekaj jaroj, ankaŭ sekvis komisiojn por pli grandaj instrumentoj. La una trimanuala novkonstruita orgeno de Ott estis tiu de la preĝejo Christuskirche en Wolfsburg (1951). Pluajn restaŭradojn li plenumis en Lemgo, Borgentreich, Norden kaj Stade/St. Cosmae.

En 1980 lia filo Dieter Ott transprenis la metiejon. Ott tamen plulaboris tie ĝis nelonga antaŭ sia morto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La historia merito de Ott estis, esti la unua orgenkonstruisto, kiu realigis la ideojn de la orgenmovado ankaŭ en teknika rilato. Antaŭ ĉio menciindas la rekonsciiĝo pri la registroŝablono kun mekanika traktilaro. La uzado de malalta ventpremo kaj la orientigo de la dispozicio laŭ nordgermanaj barokorgenoj, ofte tro ekstreme, tamen sekvigis misformigojn je kelkaj historiaj orgenoj post restaŭradoj.

Ekzemplo por tio estas la Bielfeldt-Orgel en St. Wilhadi en Stade (1734), je kies ŝajna restaŭrigo en 1937 kaj 1963 Ott entreprenis gravajn ŝanĝojn. Precipe la malpliigon de la ventpremo necesigis la prilaboradon de la fajfilmaterialo, kiu je konsiderinda parto antaŭe troviĝis en originala stato. Krome Ott alikonstruis la malantaŭan verkon kiel dorspozitivo, kiun la orgeno tamen neniam havis, kiel tutklare evidentiĝas el la ekzistantaj orgendosieroj.

Aliajn restaŭradon, kiujn oni hodiaŭ taksas kiel fuŝa, Ott entreprenis ĉe la orgeno en la preĝejo St. Cosmae et Damiani en Stade kaj precipe en 1958 ĉe la Klapmeyer-orgeno en Altenbruch. La senzorga traktado kun historia materialo tamen estas tipa por la orgenkonstruo tiutempa. Ĝi rezultis el tio, ke oni atribuis al la sonidealon de la novbaroko pli gravecon ol al la fakte ekkonebla historia stato de orgeno.

Multajn el la instrumentoj prilaboritaj de Ott oni devis denove restaŭradi dum la pasintaj jardekoj. Lia lernanto Jürgen Ahrend distanciĝis energie de la konceptado kaj agado de Ott kaj denove restaŭris orgenojn antaŭe ŝanĝitajn de Ott. Ekz. li fondis sian mondvastan renomon per la rekonstruado de la Huß/Schnitger-orgeno en St. Cosmae et Damiani en Stade komence de la 1970-aj jaroj.

Pro la multaj problemaj restaŭradoj adekvata taksado de la faroj de Ott nuntempe estas malfacila. Ĝi nur eblos post pli granda tempa distanco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • La orgeno rekonstruita de Ott en Neuenheerse[rompita ligilo]