Paul Rebhun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Rebhun
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1504 (1504-11-30)
en Waidhofen an der Ybbs
Morto 1-an de januaro 1546 (1546-01-01) (41-jaraĝa)
en Oelsnitz
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco AŭstrioGermanio vd
Profesio
Okupo verkistoinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul REBHUN (naskiĝinta ĉirkaŭ 1505 en Waidhofen an der Ybbs, mortinta en 1546 en Oelsnitz) estis teologo kaj verkisto germana.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de tanadisto li venis jam dum la infanaj jaroj al Saksio. Studante ĉe la Universitato de Wittenberg li iĝis samdomano de Marteno Lutero. En 1526 post la studoj li dungiĝis kiel kantoro en Zwickau; samjare li edziĝis al Anna Thiel. En 1529 li karieris lernejestrece en Kahla antaŭ ol esti resendita en 1535 al latinlernejo de Zwickau. Ordinacio lia faritis de Lutero mem en 1538; tuj poste li iĝis paroĥestro en Plauen kaj kun la perado de Lutero sukcesis translokigo de li samofice al Oelsnitz. Lutero kaj Filipo Melanktono rekomendis ke li iĝu samloke paroĥestro kaj superintendanto por la Distrikto Voigtsberg. Tiun ĉio oficon plenumis Rebhun ĝismorte.

Li ankaŭ gravis kiel verkisto de dramoj kaj liaj verkoj ĝuis plurajn eldonojn. En ili temas pri tiutempaj aktualaĵoj kaj la misuzo de potenco. Prilaboro de dramoj liaj fariĝis i.a. de Sixt Birck, Jasper von Gennep kaj Nicodemus Frischlin. Konserviĝis de li du dramoj, »Susanna« (1535/36) kaj »Hochzeit zu Kana« (1538). La unue menciita teatraĵo edifa en kvin aktoj kun korusaj partoj rimarkindas pro diligentega versumado. Rebhun ankaŭ klopodis skribi trokeojn kaj jambojn laŭ romia maniero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ein geistlich Spiel von der Gotfürchtigen und keuschen Frauen Susannen, Zwickau 1536, 1544, Wittenberg 1537, Worms 1538, Reclam, Stuttgart 1980, ISBN 3-15-008787-2
  • Was für Ursachen den christlichen Eheleuten zu bedencken / den lieben Hausfriede in der Ehe zu erhalten, Wittenberg 1546, 1549, 1559, 1570 Nürnberg 1556, 1569, 1571, Straßburg 1662
  • Hochzeit Spiel auff die Hochzeit zu Cana Galileae, Zwickau 1538, 1546, Nürnberg 1572
  • Klag des armenn Manns von Sorgenvol, ynn theuerung u. hungersnot. Zwickau 1540
  • Ein Christi, unnd nötig Gesprech von der Summa des Christi, glaubens und wesens. Leipzig ohne Jahr (entstanden in Plauen 1538-42)
  • Latinc dicendi formulae ..., ex Terentio collectae. Görlitz 1580 (entstanden 1545)
  • Julius Tittmann (Eld.): Schauspiele aus dem 16. Jahrhundert. Brockhaus, Leipzig 1868.
    • 1. Nikolaus Manuel, Paul Rebhun, Lienhard Kulman, Jakob Funkelin, Sebastian Wild, Petrus Meckel.
  • Hermann Palm (Eld.): Paul Rebhuns Dramen. Ein geistlich Spiel. Ein Hochzeit Spiel. Litterarischer Verein, Stuttgart 1859.
  • Paul Casey (Eld.): Das Gesamtwerk. Lang, Frankfurt/M. 2002
  1. Dramen, ISBN 3-906769-93-3
  2. Didaktische Schriften, ISBN 3-906769-94-1

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang F. Michael: Das deutsche Drama der Reformationszeit. Bern 1984.
  • Paul Casey: The Susanna Theme in German Literature. Bonn 1976.
  • Robert Pilger: Die Dramatisierungen der Susanne im 16. Jahrhundert. En: Zeitschrift für deutsche Philologie. 9, 1880, p. 129–217.
  • Paul Casey: Paul Rebhun. A biographical study. Steiner, Stuttgart 1986, ISBN 3-515-04673-9.
  • Hermann Palm: Beiträge zur Geschichte der deutschen Literatur des 16. und 17. Jahrhunderts. Zentralantiquariat der DDR, Leipzig 1977 (represitaĵo de la vroclava eldono de 1877).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 16. Leipzig 1908, p. 653 (tie ĉi interrete)