Paul T. C. Kempeneers
Paul T. C. Kempeneers | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1935 (88-jaraĝa) en Tienen | |
Lingvoj | Esperanto vd | |
Ŝtataneco | Belgio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto esperantisto bibliotekisto historiisto lingvisto geografo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Paul T. C. KEMPENEERS (naskiĝis en Tienen la 9-an de decembro 1935) estas belga filologo, lingvisto kaj esperantisto.
Kiel instruisto li plej ofte verkis didaktikajn tekstojn, kiel gvidilojn pri la bona uzado de la nederlanda lingvo, libroj pri nederlanda ortografio kaj gramatiko. En 1970 li publikigis sciencfikcian romanon por infanoj, "Fantomoj el la spaco".
En 1982 li diplomitiĝis kiel doktoro en la ĝermana filologio per tezo pri la vorttrezoro rilate la riverojn Dijle kaj Nete.
Ekde 1970 li verkis multajn eseojn pri la historio de la municipo Tienen kaj poste pri aliaj lokoj de Flandra Brabanto kiel Landen, Zoutleeuw kaj Linter. En la Esperanto-movado li estas konata kiel la aŭtoro de nederlandlingva gramatiko pri Esperanto kaj de Esperanto-kurso.
Verkoj en la nederlanda (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Tijd voor taal
- Tips voor taalzuivering
- ABN-gids
- Elementaire begrippen uit de Nederlandse taalkunde
- Didactiek van het Nederlands
- Spelen met spelling
- Nederlandse Spraakkunst en Oefeningen
- ABN-tips
- Hydronymie van het Dijle- en Netebekken
- Schimmen uit de ruimte
- Tienen in Verbeelding
- Oost-Brabantse Historische Teksten
- Esperanto voor moderne mensen
- Esperanto-gramatiko
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Paul Kempeneers en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Noto
[redakti | redakti fonton]Oni ne konfuzu la filologon Paul Kempeneers kun la kuracisto Paul Kempeneers.