Paul Wexler (lingvisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Wexler
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1938 (1938-11-06) (85-jaraĝa)
en Usono
Lingvoj anglahebrea
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Universitato YaleUniversitato Kolumbio
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Paul Wexler (naskiĝis 6-an de novembro 1938) estas usondevena israela lingvisto kaj emerita profesoro pri lingvoscienco ĉe la Universitato de Tel-Avivo.[1] Liaj fakoj inkludas historian lingvosciencon, dulingvecon, slavan lingvosciencon, kreolan lingvosciencon, la romaan lingvon, kaj judajn lingvojn.

Wexler estas konata pro sia polemika teorio, ke la soraba lingvo estas la genetika pralingvo de la jida lingvo, kaj ke la lingvo estis "releksigita" per ĝerman-devenaj vortoj inter la 9-a kaj 13-a jarcentoj pro kontaktoj kun najbaraj ĝermanaj popoloj.[2][3] Laŭ Wexler, la jida lingva strukturo donas "persvadan evidentecon pri intima juda kontakto kun la slavoj en la ĝermanaj kaj bohemiaj landoj tiom frue kiom la 9-a jarcento."[4] La hipotezo de Wexler estas marĝena en jida lingvoscienco,[5] kaj la ĵurnalo The Forward karakterizis ĝin kiel "malakceptita de ĉiu jidalingvisto krom Wexler."[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. George Johnson, Scholars Debate Roots of Yiddish, Migration of Jews New York Times 29-a de oktobro 1996.
  2. Paul Wexler, 'On the Schizoid Nature of Modern Hebrew,' en Russell A. Stone, Walter P. Zenner (red.),Critical Essays on Israeli Social Issues and Scholarship, SUNY Press, vol.3 1994 pĝ.63-87.
  3. Paul Wexler, "Yiddish—the fifteenth Slavic language. A study of partial language shift from Judeo-Sorbian to German," International journal of the sociology of language, 1991
  4. Paul Wexler (1992), "From Serb Lands to Sorb Lands," en The Balkan Substratum of Yiddish: A Reassessment of the Unique Romance and Greek Components, Harrassowitz Verlag, 1992, pĝ. 111
  5. Rose Kaplan, [1] Tablet (magazine)26-a de aprilo 2016.
  6. Kutzix, Jordan, "Don’t Buy the Junk Science That Says Yiddish Originated in Turkey", 28-a de aprilo 2016. Kontrolita 3-a de majo 2016.