Pavel Josef Vejvanovský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pavel Josef VEJVANOVSKÝ)
Pavel Josef Vejvanovský
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1638 (1638-11-30)
en Hlučín
Morto 24-an de julio 1693 (1693-07-24) (54-jaraĝa)
en Kroměříž
Lingvoj ĉeĥa
Subskribo Pavel Josef Vejvanovský
Memorigilo Pavel Josef Vejvanovský
Okupo
Okupo komponisto • trumpetisto • dirigentoorgenisto
vdr
Pavel Josef Vejvanovský

Pavel Josef VEJVANOVSKÝ naskiĝis en la jaro 1640 en Hlučín kaj li mortis la 24-an de julio 1693 en Kroměříž.

Liaj gepatroj vivis plej baldaŭ en Hlučín, kie lia patro Václav estis antaŭ la jaro 1642 muskedisto en servoj de hlučína superularo. Pli malfrue en la jaroj 16411642 ili transloĝiĝis ĝis Moravia Ostrava kaj ofte ili restadis ankaŭ en burgo Hukvaldy, kie li eble akiris eĉ spertojn de trobadora arto sub gvidado de burga trobadoro. Fininte studojn en jezuita gimnazio en Opava en la jaroj 16561660 kaj mallongan restadon en Vieno li estis ekde la jaro 1665 ĝis sia morto okupita en episkopa kapelo de kastelo en Kroměříž kaj samtempe li agadis kiel direktoro de ĥoro ĉe preĝejo de sankta Moriso en Kroměříž. Li edziĝis al filino de urbestro de Kroměříž kaj li fariĝis posedanto de trinkejdomo en la placo, kie estas ĝis hodiaŭ lokigita lia memortabulo. Pavel Vejvanovský, la kampa trobadoro kaj signifa porinstrumenta komponisto de muziko de templa kaj profana karaktero, estas post Adam Michna rekonata kiel la plej signifa personeco de la ĉeĥa muziko de la 2-a duono de la 17-a jarcento. Liaj muzikverkoj estas ĝis hodiaŭ eldonataj kaj ludataj.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Stereo gramofonaĵoj SV 8163 G[redakti | redakti fonton]

  • Sonata vespertina in C kaj 8
  • Sonata in D kaj 5
  • Offertur ad duos chorus, serenada in C (ingressus – sarabanda – Gavotte – Minuett – Gigue)
  • Sonata natalis
  • Sonata venatoria in D

Kompaktdiskoj[redakti | redakti fonton]

  • Complete set of orchestral pieces - Serenate e sonate per orchestra, Compositions for Orchestra I, Compositions for Orchestra II, Compositions for Orchestra III (3 CD); Lupulus
  • Czech Music For Trumpet - Sonata a 8 Sancti Petri et Pauli Do maggiore per tromba, tre trombone, archi e basso continuo, Sonata a 4 for trumpet, strings and continuo, Sonata a 5 Do maggiore per tromba, archi e basso continuo; 1992
  • Christmas Brass Music - Harmonia Romana, Serenada, Baletti a 5 ; Supraphon, 1998
  • Czech Baroque Music - Serenada, Sonata vespertina, Regina coeli I/II; 1998
  • Vesperae Sancti Venceslai (Svatováclavské nešpory), Supraphon; 2002
  • Vejvanovský / Rittler / Biber - Serenada, Regina coeli, Congregati sunt imici nostri, Sonata tribus quadrantibus, Sonata vespertina, Offertur, Sonata sancti Petri et Pauli, Salve regina, Balletti per il carnuale; 1996
  • Pavel Josef Vejvanovský: Sonáty a serenády, Pražský komorní orchestr, řídí Libor Pešek, Supraphon 1986
  • Pavel Josef Vejvanovsky: Trumpet & Organ, Suite in C major, Multisonic 1993
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.