Pavel Laĉinov
Pavel Laĉinov (1837–1891) | ||
---|---|---|
rusa kemiisto, kiu kontribuis en multaj sciencaj kampoj de la kemio, ĉefe en la organika kemio.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-a de decembro 1837Julia kalendaro 31-a de decembro 1837Gregoria kalendaro en Ŝack, Gubernio Tambov, Rusa Imperio | |
Morto | 22-a de junio 1891Julia kalendaro 4-a de julio 1891Gregoria kalendaro en Боровичи, Novgorod, Rusa Imperio | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko Akademio de Sciencoj de Göttingen Akademio de Sciencoj de Sankt-Peterburgo | |
Familio | ||
Dinastio | Dinastio Laŝinov vd | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto vd | |
Laborkampo | Kemio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pavel Aleksandroviĉ LAĈINOV estis rusa kemiisto kiu multe kontribuis por la disvolvo de la organika kemio. Li estis frato de la historiisto Nikolao Aleksandroviĉ Laĉinov (1834-1917), de la fizikisto Dmitrij Aleksandroviĉ Laĉinov (1842-1902) kaj de la verkistino Praskovja Aleksandrovna Laĉinova (1829-1892) kaj praavo de la fizika-kemiisto Mikaelo Mikailoviĉ Schulz (1919-2006). En 1874, kune kun Nikolao Sokolov ili elmontris la agadon de la amoniako sur saturita solvaĵo de acetono.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li edukiĝis en la Trupo de Kadetoj de Pavlovsk aŭ Pavela Militlernejo[2]. La servo konsistis je unu Regimento de Grenadistoj pri la Vivogardistoj kune kun milittrupo por la Akademio de Artilerio Mihailovskij, en Sankt-Peterburgo, en kiu li gradiĝis en 1858. En 1860 li iĝis mentoro de la Korporacio Pavlovskj, kaj en 1862 li estis nomumita profesoro pri kemio kaj fiziko, kuratoro de la bibliotekoj kaj muzeoj de la Kadeta Trupo Grafo Arakŝejjev, en Niĵegoródskaja, iu milita lernejo de la Rusa Imperio, la unua inter la provincaj kadetaj trupoj, kreita per la volo de Nikolao la 1-a.
Ekde 1863, li laboris en la Trupo de Min-inĝenierado kie li vizitis specialan kurson pri metalurgio "konsiderante lian preparadon por speciala posteno kiel asistanto de artilerio". En 1865, li eksiĝis el la militservo kaj iĝis asistanto de la profesoro Aleksandro Nikolajeviĉ Engelhardt (1832-1893) ĉe la Agrikultura Instituto (tiama Forsta Institucio, nuna Leningrada Akademio pri Forsta Teknologio) de Sankt-Peterburgo.
Inter 1864 kaj 1871, Laĉinov studis la efikojn de la nitrogenaj grupoj (-NO2), la halogenoj kaj aliaj hidrogenaj anstataŭaĵoj sur lal proprecoj de la aromataj hidrokarbonidoj. Li ankaŭ disvolvis esplorojn pri la bilo kaj la komponado kaj proprecoj de la kolesterolo kaj kolikaj acidoj, krom aliaj acidoj.[3] Inter 1868-1892 li donis kurson pri kemio en la Forsta Instituto (escepte inter 1870 kaj 1871). Li laboris ne nur kun A. N. Engelhardt (ĝis 1875), sed ankaŭ kun Nikolao Nikolaeviĉ Sokalav, kies lasta laboro "Pri la efiko de la amoniako sur la acetono" (1874) realiziĝis en kunaĵo kun Pavel Aleksandroviĉ Laĉinov.
En 1877, li ekstris la kemian laboratorion de la Forsta Instituto, kune kun sia asistanto Michail Grigorjeviĉ Kuĉerov (1850-1911). Inter la studentaro, Laĉinov estis konata kiel bonega eksperimentisto, al kiu li donis atenton kaj amon. En la Rusa Societo pri Fiziko kaj Kemio, en kiu li estas unu el la fondintoj, Laĉinov kunlaboris kun Mendelejevo kaj aliaj sciencistoj. Li ankaŭ estis kunlaboranto de Pavel Andrejeviĉ Kostiĉev (1845-1885)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Aleksandr Porfir’evich Borodin: A Chemist’s Biography
- Creating Networks in Chemistry: The Founding and Early History of Chemical ...
- Кадеты России. Мальчишки в шинелях.
- Tra la magia kristalo: La historio de la penso (ruse)
- Altestaraj personoj en la regiono de Tambov: biografia gvidilo (ruse)
- La estroj de la revolucia movado en Rusio (ruse)
- Kolekto de Mendelejevo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bioactive Spin Labels
- ↑ La Pavela Militlernejo estis kreita omaĝe al la rusa caro Paŭlo la 1-a. Ĝi ekzistis inter 1863 kaj 1917.
- ↑ Encyclopedia The Free Dictionary