Nikolao Sokolov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Николай Соколов
(1826–1877)
(1870) Rusa kemiisto kiu studis la ĉeeston de la kreatinino en la urino de la ĉevaloj (1851), kaj faris esplorojn pri la hipurata acido (1850)[1], la benzilglikolata acido kaj la glikolata acido.
(1870) Rusa kemiisto kiu studis la ĉeeston de la kreatinino en la urino de la ĉevaloj (1851), kaj faris esplorojn pri la hipurata acido (1850)[1], la benzilglikolata acido kaj la glikolata acido.
Persona informo
Naskiĝo 1-a de decembro 1826Julia kalendaro
13-a de decembro 1826Gregoria kalendaro
en Jaroslavlo, Rusa Imperio
Morto 13-a de julio 1877Julia kalendaro
25-a de julio 1877Gregoria kalendaro
en Sankt-Peterburgo, Rusa Imperio
Tombo Shuvalovskoe Cemetery vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater "Universitato Novorosijsk
"Arbara Instituto"
Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Profesio
Okupo kemiisto vd
Laborkampo organika kemio vd
Doktoreca konsilisto Justus von Liebig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolao Sokolov (legu So'kalav) (ruse Николай Николаевич Соколов) estis rusa kemiisto kiu studis la ĉeeston de la kreatinino en la urino de la ĉevaloj, kaj faris esplorojn pri la hipurata acido, la benzilglikolata acido kaj la glikolata acido. Li estis lernanto de Aleksandro Voskresenskij (1808–1880) en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato kaj de Justus von Liebig (1803–1873) en Gießen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En Parizo, li laboris en la laboratorioj de Charles Gerhardt (1816–1856) kaj Henri Victor Regnault (1810–1878). Ĉio tio kondukis lin al la aldona aktiveco kiel profesoro pri kemio kaj disdonanto de la konoj akiritaj el Auguste Laurent (1807–1853) kaj Charles Gerhardt (1816–1856). Pli malfrue, Sokolov estis nomumita profesoro pri mineralogio de la Instituto pri Mineralogio kaj kuratoro de la Muzeo en la Akademio pri Sciencoj.

Dum tiu periodo, Sokolov, kune kun la profesoro Aleksandro Nikolajeviĉ Engelhardt (1832–1893) malfermis privatan kemian laboratorion, kie eniro estis malfermita al ĉiuj kostopage de eta kotizo. La laboratorio estis tute scienca kaj servis kiel modelo por la tiamaj mizeraj universitataj laboratorioj. Tie li instruadis laŭ la metodo de Liebig.

En 1851, Nikolao Sokolov, kune kun Adolph Strecker (1822–1871) malkovris la glikolatan acidon

La kvanto da homoj, kiuj deziris studi, superis la atendojn de la fondintoj. La laboratorio ekzistis ĝis la transiro de Sokolov kiel profesoro pri kemio en la "Universitato de Sankt-Peterburgo". Krom tio, Sokolov kaj Engelhardt fondis la unuan kemian ĵurnalon en Rusio, kiu ekzistis dum du jaroj (1859–1860).

Dank'al li, jam en la 1850-aj jaroj, la instruado pri kemio en Rusio preskaŭ universale baziĝis sur la vidpunktoj de Laurent kaj Gerhardt, dum en Francio, kie ĉiuj famaj apotekistoj aktivis, ilia vidpunkto estis oficiale enkondukita en la instru-sistemo nur en la 1880-aj jaroj. En sia doktora tezo, Sokolov disertacias "Pri la hidrogeno en Organikaj Kombinaĵoj" kie li priskribas pri la eltrovo de la glikolata acido kune kun la germano-angla apotekisto Heinrich Debus (1824–1915).

La signifo de ĉi-laboro estis signifoplena, ĉar pli malfrue, ĝis meze de la 1860-aj jaroj, la plej bonaj apotekistoj tiaj kiaj Charles Adolphe Wurtz (1817–1884), August Kekulé (1829–1896) kaj Hermann Kolbe (1818–1884), ekdiskutis pri la proprecoj de la alkoholaj acidoj, kiel la glicerolo. En 1864, Sokolov ekprenis la departementon pri kemio en la "Universitato de Novorosijsk", kie li ankaŭ aranĝis laboratorion.

En 1868, kiel rezulto de sia laboratorio, li lanĉis la verkon "Pri la laktata acido derivita el la β-jodopropionata acido". En 1872, Sokolov transiris al la Arbara kaj Agrikultura Instituto de Sankt-Peterburgo, en kies laboratorioj, li faris, kune kun Pavel Laĉinov (1837–1891), sian lastan laboron: "Pri la efiko de la amoniako sur la acetono." (1874)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]