Pavel Šporcl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Šporcl
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1973 (1973-04-25) (50-jaraĝa)
en České Budějovice
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Praga Akademio de Prezentartoj
Familio
Patro Petr Šporcl
Edz(in)o Barbora Kodetová
Amkunulo Barbora Kodetová
Parencoj Petr Šporcl
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Pavel Šporcl (naskiĝis la 25-an de aprilo 1973) estas ĉeĥa violonvirtuozo de tutmonda renomo. Temas pri elstara kaj forta personeco, venkinto de multaj prestiĝaj internaciaj violonkonkursoj, nuntempe plej probable la plej populara ĉeĥa artisto en la fako de klasika muziko. Post studoj en Prago en konservatorio kaj Akademio de muzikartoj li studis violonon en Usono. Siajn aŭskultantojn li kaptas per sia ofte tre neformala vestado kaj konduto - li ofte koncertas kun "pirata" tuko surkape, li mendis por si bluan violonon de nuntempa pintkvalita violonfaristo Jan Špindler ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]