Pavlův Studenec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pavlův Studenec 3)
Pavlův Studenec
germane: Paulusbrunn
pereinta vilaĝo
Kolono de Böttger en Pavlův Studenec
Oficiala nomo: Pavlův Studenec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Obora
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia arbaro
Situo Pavlův Studenec
 - koordinatoj 49° 48′ 25″ N 12° 28′ 36″ O / 49.80694 °N, 12.47667 °O / 49.80694; 12.47667 (mapo)
Fondo 1740
 - pereo ellandigo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pavlův Studenec
Portalo pri Ĉeĥio

Pavlův Studenec (germane Paulusbrunn) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, troviĝinta en montaro Bohemia arbaro. Ĝi situis sur ŝtatlimo, ĉe ŝoseo inter bavaria municipo Bärnau kaj Tachov, te. en teritorio de hodiaŭa distrikto Tachov kaj Regiono Plzeň. La municipo pereis pro sekvoj de ellandigo de germanoj post la jaro 1945 kaj establo de limzono. Dum socialismo la restaĵoj de vilaĝo servis komence al ĉeĥoslovaka Limgardistaro kaj en la 1970-aj jaroj estis eĉ tiuj forigitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estiĝis komence de la 18-a jarcento sur malnova komerca vojo[1] Vivis ĉi tie plejparte germanoj kaj nur kelke da ĉeĥoj, kiuj laboris en ĉi tiea doganejo kaj ĝendarmejo. Kiel en ĉiu tiama vilaĝo, funkciis ankaŭ en Pavlův Studenec riĉa socia vivo. La junularo interesiĝis pri sporto. Laŭ popolnomrado el la jaro 1921 vivis ĉi tie en 218 domoj iom pli ol 1400 loĝantoj. Escepte de tri ĉeĥoj ĉiuj etnaj germanoj (inkluzive de tridek fremduloj).

La loĝigo estis disigita. Pavlův Studenec mem situis en katastra teritorio Pavlův Studenec 2. Al la municipo apartenis kelke da malpli grandaj domaroj disigitaj en diversaj partoj de tiu ĉi limregiona tereno:

  • Vorderpaulusbrunn (Přední Pavlův Studenec), centra parto de la municipo
  • Hermannsreith (Hraničná)[2]
  • Baderwinkel (Větrov)[2]
  • Schanzhäuser (Na Šancích)
  • Wittichsthal (Pomezná)[3]
  • Franzhäuser (Francovy Domky)
  • Inselthal (Ostrůvek)[2]
  • Hinterpaulusbrunn (Zadní Pavlův Studenec)
  • Goldbach (Zlatý Potok)
  • Neuwindischgrätz (Skláře)[2]

Post la milito kaj ellandigo de germanoj Pavlův Studenec estis unue parte ĝisloĝigita, sed post veno de socialismo ĝi falis en limregionan zonon kaj tial devis esti detruigitaj ĉiuj konstruaĵoj krom tiuj, kiujn uzis Limgardistaro.[4] En tiu ĉi fazo estis konservitaj preĝejo, paroĥejo, doganejo kaj kelke da domoj, sed eĉ tiuj estis iom post iom detruataj. En la 1970-aj jaroj la limzono estis disvastigita kaj apud ŝoseo de Tachov estiĝis nova kazerno, poste estis detruitaj la restantaj konstruaĵoj de la devena vilaĝo, kiel lasta estis en la jaro 1977 forpafita la preĝejo, kiun la limgardistaro antaŭe uzis kiel anoncejon.[1]

Hodiaŭa stato[redakti | redakti fonton]

Tra la eksa vilaĝo ĝis nun kondukas ŝoseo II/199. Sur la teritorio de la vilaĝo estas hodiaŭ plejparte herbejoj, videblaj estas nur restaĵoj de fundamentaj muroj de kelkaj domoj en Pomezná. Norde de ili estas eksa tombejo, kiu estis post la jaro 1990 piete reguligita. Ĉe vojkruciĝo de ŝoseoj restis damaĝigita monumento rememoriganta distriktan hetmanon J. Bottger, kiu meritis pri konstruado de ŝoseo Pavlův Studenec – Zahájí, finita en la jaro 1893.[1]

La ampleksa katastra teritorio estas hodiaŭ dividita inter tri municipoj. En tiu ĉi teritorio situas nur kelke da konstruaĵoj: nova doganejo, ĉefarbaristejo Němeček kaj la forlasita areo de la roto de Limgardistaro en arbaro ĉe vojo inter la eksa Pavlova Huť kaj eksa Zlatý Potok.[1]

Hodiaŭ portas tiun ĉi markigon tri katastraj teritorioj en la forloĝigitaj montaraj regionoj, numeritaj laŭlonge laŭ la ŝtatlimo de sudo al nordo:

  • Pavlův Studenec 1 (26,71 km²) estas katastra teritorio de municipo Lesná en distrikto Tachov
  • Pavlův Studenec 2 (2,67 km²) estas katastra teritorio de municipo Obora en distrikto Tachov
  • Pavlův Studenec 3 (1,16 km²) estas katastra teritorio de municipo Halže en distrikto Tachov

Personecoj[redakti | redakti fonton]

En la municipo travivis parton de sia infanaĝo germana verkisto Max von der Grün (1926–2005). La rememoroj pri lia infanaĝo en Pavlův Studenec kaj ankaŭ en kelkej germanaj municipoj malantaŭ la limo en Bavario estas temo de membiografia romano de Grün Du leteroj al Pospischiel.[5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Pavlův Studenec (Paulusbrunn), ttt Pereintaj municipoj kaj objektoj post la jaro 1945, Pavel Beran 1. 4. 2005, Milan Gruber Bouška, Vladimír Minařík 27. 4. 2006
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Proklamilo de ministerio de enlando n-ro 22/1949 Sb., pri ŝanĝoj de oficaj nomoj de lokoj en la jaro 1948. Alirebla rete.
  3. Proklamilo de ministerio de enlando n-ro 3/1950 Sb., pri ŝanĝoj de oficaj nomoj de lokoj en la jaro 1949. Alirebla rete.
  4. Roto de Limgardistaro Pavlův Studenec, paĝoj pri historio de limgardista roto.
  5. Dva dopisy Pospischielovi – En Ĉeĥio nekonata germana romano estas okazanta en regiono de Tachov, ToSiPiš.cz, 15. 1. 2016
  6. Kohoutí Kříž, ttt Sudbohemia sciencista biblioteko en České Budějovice.