Pavlo Ĉubinskij
Pavlo Ĉubinskij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1839 en Borispilo |
Morto | 14-an de januaro 1884 (44-jaraĝa) en Kievo |
Tombo | Borispilo |
Lingvoj | ukraina • rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Second Kyevan gymnasium (en) |
Familio | |
Infano | Myhaylo Chubynsky (en) |
Okupo | |
Okupo | antropologo geografo juristo ĵurnalisto poeto socia aktivisto |
Ĉubinskij Pavlo (ukraine Павло Чубинський; 1839-1884) estis ukraina juristo, etnografo, folkloristo, poeto.
Naskiĝis en bieno apud Borispilo (nun - Kijiva provinco) en neriĉa nobla familio. Finis universitaton en Peterburgo, Rusio, doktoriĝis pri juro (1861). Dum la studentaj jaroj partoprenis agadon de Sankt-Peterburgo ukraina komunumo, estis aŭtoro de revuo "Osnova", kie renkontiĝis kun Taras Ŝevĉenko, Mikola Kostomarov.
Reveninte al Ukrainio dum 1861-62 li verkis artikolojn por “Osnova”, kunlaboras kun ĉernihiva kaj kijiva gazetaro. En ĉi tiu tempo li provis malfermi liberan kamparan lernejon en Borispil, sed ne ricevis permeson de aŭtoritatoj. Tiam (aŭtuno de 1862) verkis poemon "Ŝĉe ne vmerla Ukraina" ("Ankoraŭ ne mortis Ukrainio), kiu fariĝis Nacia himno de l’ ukraina popolo. 1862 en Kijivo kelkaj ukrainaj rondoj unuiĝis en la societon “Hromada”, kontraŭ kiu estis ekprocesita krima kazo. Post adopto de Valuev-a cirkulero pri malpermeso de ukraina lingvo (1863) rezulte de kaŝobservado li estis sendita por setlejo en Arkangelska gubernio. Dum ekzilo li partoprenis en historia kaj statistika pristudo de regiono: danke al personaj kvalitoj okupis diversajn postenojn en la gubernia statistika komitato (enketisto, komitata sekretario, gazetredaktoro, oficisto ĉe guberniestro pri specialaj taskoj). Kapis stud-ekspedicion tra Peĉora regiono kaj Arkta Uralio, iniciatis ekspedicion al Nova Zemlo.
En 1869 li ricevis permeson por reveni al Ukrainio kaj kapis etnografian kaj statistikan ekspedicion de Rusia geografiaj societo en la Sudokcidento regiono: Ukrainio, Belorusio, Besarabio. 1873-1875 – sekretario, 1875-1876 – vic-estro de Sudokcidento fako de Rusia geografia societo.
En 1876 Ĉubinskij estis denove forpelita el Kijivo kaj ricevis permeson vivi en Peterburgo.
En 1879 Ĉubinskij serioze malsanis, emeritiĝis. Mortis la 17-an de januaro 1884 en sia gepatra vilaĝo.